Soulac-sur-Mer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soulac-sur-Mer
Marbordo en Soulac-sur-Mer
Marbordo en Soulac-sur-Mer
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Akvitanio
Departemento Gironde
Arondismento Lesparre-Médoc
Kantono Saint-Vivien-de-Médoc
Komunumaro Communauté de communes de la Pointe du Médoc
Urbestro Xavier Pintat (2008–2014)
Insee-kodo 33514
Poŝtkodo 33780
Demografio
Loĝantaro 2 645 (2010)
Loĝdenso 91,6 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 45° 31′ N, 1° 7′ U (mapo)45.51111-1.12472Koordinatoj: 45° 31′ N, 1° 7′ U (mapo)
Alteco 0 ĝis 25 m
Areo 28,89 km2
Situo
Soulac-sur-Mer (Francio)
Soulac-sur-Mer (Francio)
DEC
Map
vdr

Soulac-sur-Mer [sulak syʁ mɛʁ] estas franca komunumo en la departemento Gironde, en la regiono Akvitanio. Ĝi havis 2 645 loĝantojn en la jaro 2010[1].

Geografio

Mapo de Gironde, en kiu estas montrata Soulac-sur-Mer

Soulac-sur-Mer troviĝas en la nordokcidento de la departemento Gironde, en la nordo de la duoninsulo Médoc, inter Atlantiko okcidente kaj Ĝirondo nordoriente. La najbaraj komunumoj estas Le Verdon-sur-Mer norde, Grayan-et-l'Hôpital sude kaj Talais oriente.


Monumentoj

La preĝejo Notre-Dame-de-la-fin-des-Terres

La preĝejo Notre-Dame-de-la-fin-des-Terres estis konstruita en la 12-a jarcento. Ĝi estis deklarita historia monumento en 1891[2] kaj, en 1998, Unesko aldonis ĝin al la listo de la monda heredaĵo kiel unu el la 71 monumentoj de la Jakobaj Vojoj en Francio[3].


Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-francakomunumo