Ateismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Marx

ateismo estas grekdevena vorto, kiu signifas sendiecon aŭ sendiismon. Ĝi kontrastas kun teismo, kiu signifas kredon je dio aŭ dioj. En ĝenerala parolado kaj argumentado oni renkontas variajn uzadojn de la termino. Ateismo povas esti sekulara, sed ekzistas ankaŭ ateismaj religioj, ekzemple certagrade la ĝajnismo kaj la origina budhismo.

specoj de ateismo

la filozofia tradicio rigardas ateismon ne nur foresto de di-kredo, sed efektiva kredo ke dio ne ekzistas. Tiel konstrastas implicita ateismo, simpla nekredo, kaj eksplicita ateismo kiu asertas la neekziston de dioj.

Filozofoj, kiam ili enkondukas la filozofion de religio, ofte emfazas, ke estas grave distingi inter ĉi sekvaj asertoj: "Mi ne kredas, ke dio ekzistas" kaj "Mi kredas, ke dio ne ekzistas". Filozofoj ofte postulas, ke la unua aserto estas konsekvenca kun kaj agnostikismo (tamen ili devus diri specife ateisma agnostikismo) kaj ateismo; la dua estas konsekvenca nur kun eksplicita ateismo.

ateismo kaj agnostikismo

Ĉar kredo ne estas ligita al scio, agnostikismo ne egalas ateismon; ankaŭ ĝi estas meza vidpunkto. Ĝi nur asertas, ke pri dioj oni ne povas atingi (certan) scion. Oni povas esti ateisma agnostikulo, aŭ teisma agnostikulo; la pozicio de agnostikismo koncernas scion, kaj en si mem ne rilatas al la afero de la specifa kredo.

Teistoj ofte kunmiksas ateistojn, ambaŭ specojn de agnostikuloj, kaj pozitivistojn per la termino nekredantoj.

Plue ekzistas kutimo diferencigi inter eksplicita ateisto rilate al la jud-kristana dio kaj laŭvorta, aŭ implicita, ateisto rilate al iuj aliaj dioj.

morala konsidero

Iuj skoloj de ateistoj ankaŭ faras plian distingon inter "katolika" kaj "ortodoksa ateismo" uzante la originalajn signifojn de tiuj kristanaj terminoj. Laŭ ili la "katolika" ateisto nur forneas la ekziston de dio dum la memdeklarita "ortodoksa ateisto" konsentas kun la aserto de Miĥail Bakunin ke "se dio ekzistus, oni devus malpermesi ĝin". Tiuj kiuj konceptas ateismon kiel morala pozicio (kontraste al la pozicioj teologia aŭ metafizika), emfazas la signifon de tiu diferenco.

monda situacio de ateismo

Laŭ taksoj proksimume 2,5% de la monda loĝantaro klasifikas sin mem kiel ateistoj, kaj proksimume 12,8% kiel nereligiaj (laŭ Encyclopædia Britannica). Ĉi tiuj procentaĵoj estas ĝenerale pli altaj en eŭropaj kaj eks-socialismaj landoj, kaj pli malaltaj en Usono kaj evoluantaj landoj. La efektiva procentaĵo de ateistoj eble estas pli alta ĉar personoj kiuj respondas al opinisondoj ofte estas hezitemaj malkovri sin mem al eblaj leĝa, ekonomika aŭ socia diskriminacioj.

Ekde la 20a jercento sendiismo iĝis oficiala doktrino de iuj filozofiaj skoloj, ekzemple komunismaj, institucioj aŭ ŝtatoj, ekzemple Ĉinio, kompareble kun la situacio de ŝtatreligioj aŭ oficialaj religioj.

Estus eraro supozi, ke ĉiuj ateistoj malestimas dion aŭ religion. Ofte ili respektas la religiajn sentojn de di-kredantoj kaj rigardas la religiojn kiel parton de la kultura tradicio, tamen ili mem ne vidas kaŭzon aŭ eblecon imagi la ekziston de supernatura estaĵo.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ŝablono:Aldonaj bildoj

Ŝablono:LigoElstara