Komunumo (Svislando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2: Linio 2:
'''[[Komunumo|Komunumoj]]''' (germane ''Gemeinden'', france ''communes'', itale ''comuni'') estas la plej malgranda politika-administra divido en [[Svislando]]. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2900 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel [[Ĝenevo]] kaj [[Zuriko]], kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.
'''[[Komunumo|Komunumoj]]''' (germane ''Gemeinden'', france ''communes'', itale ''comuni'') estas la plej malgranda politika-administra divido en [[Svislando]]. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2900 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel [[Ĝenevo]] kaj [[Zuriko]], kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.


==Diferenco inter komunumo kaj municipo==
==Diferenco inter komunumo kaj municipo en Svislando==
Fakte la nocioj [[komunumo]] kaj [[municipoj]] en [[PIV]] malklare distingiĝas kaj en ĉiu lando oni komprenas ion alian sub tiuj esprimoj. En Svislando mem eĉ en la francaj kantonoj oni foje utiligas la esprimon ''municipalité'' kaj foje la esprimon ''commune''. Do jam en Svislando mem la limoj inter la nocioj malklaras. Kutime oni en Svislando utiligas la esprimon ''komunumo'' en la supre citita senco, dum oni utiligas la esprimon ''municipo'' por administra sub-uno de grandaj komunumoj aŭ urboj, kiuj ne estas aŭtonomaj.
En [[PIV]] fakte la nocioj [[komunumo]] (PIV: ''malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo'') kaj [[municipoj]] (PIV: ''Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo'') malklare distingiĝas, eble pli favorus la utiligadon de la nocio ''municipo'', sed en ĉiu lando oni komprenas ion alian sub tiuj esprimoj. En Svislando mem eĉ en la francaj kantonoj oni foje utiligas la esprimon ''municipalité'' kaj foje la esprimon ''commune''. Do jam en Svislando mem la limoj inter la nocioj malklaras. Kutime oni en Svislando utiligas la esprimon ''komunumo'' en la supre senco de ''urbo'' aŭ ''vilaĝo'' (sub vilaĝo oni komprenas en Svislando komunumon, kiu pro malgrandeco aŭ manko da historiaj urbrajtoj ne estas urbo), dum oni utiligas la esprimon ''municipo'' por administra sub-uno de grandaj komunumoj aŭ urboj, kiuj ne estas aŭtonomaj.


==Jura pozicio de svisa komunumo==
==Jura pozicio de svisa komunumo==

Kiel registrite je 16:29, 28 jan. 2008

Ĝenerale

Komunumoj (germane Gemeinden, france communes, itale comuni) estas la plej malgranda politika-administra divido en Svislando. En tuta Svislando troviĝas ĉirkaŭ 2900 komunumoj, kiuj varias laŭ grandeco de la plej grandaj urboj, kiel Ĝenevo kaj Zuriko, kun po centmiloj da loĝantoj, ĝis tre etaj komunumoj: la plej malgranda estas, laŭ la censo de 2004, Corippo, kun nur 17 loĝantoj.

Diferenco inter komunumo kaj municipo en Svislando

En PIV fakte la nocioj komunumo (PIV: malgranda administra distrikto, kies centro estas urbo aŭ vilaĝo) kaj municipoj (PIV: Urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo) malklare distingiĝas, eble pli favorus la utiligadon de la nocio municipo, sed en ĉiu lando oni komprenas ion alian sub tiuj esprimoj. En Svislando mem eĉ en la francaj kantonoj oni foje utiligas la esprimon municipalité kaj foje la esprimon commune. Do jam en Svislando mem la limoj inter la nocioj malklaras. Kutime oni en Svislando utiligas la esprimon komunumo en la supre senco de urbovilaĝo (sub vilaĝo oni komprenas en Svislando komunumon, kiu pro malgrandeco aŭ manko da historiaj urbrajtoj ne estas urbo), dum oni utiligas la esprimon municipo por administra sub-uno de grandaj komunumoj aŭ urboj, kiuj ne estas aŭtonomaj.

Jura pozicio de svisa komunumo

Ĉiu svisa kantono leĝe difinas la jurajn respondecojn de siaj komunumoj; tiaj respondecoj povas ampleksi provizado per diversaj lokaj administraj servoj, ekzemple edukado kaj lernigado; medicinaj kaj sociaj servoj; aŭtobusaj kaj trajnaj sistemoj, kaj kolektado de impostoj. La respondecoj kaj la grado de kuncentrigado varias inter la diversaj kantonoj. Ĝenerale svisaj komunumoj estas vaste aŭtonomiaj. Validas konsekvence la principo de maksimuma subsidiareco: Kion ne reguligas la federacio, rajtas reguligi la kantono, kion ne reguligas la kantono rajtas reguligi la komunumo.

Ĝenerale la komunumojn estras konsilio aŭ konsilantaro kun komunumestro kiel la realiga instanco kaj la ĝenerala kunveno de ĉiuj enloĝantaj svisaj civitanoj kiel la leĝdona instanco. La pli grandaj komunumoj ĝenerale rajtas elekti urban parlamenton, kiu anstataŭas la ĝeneralan kunvenon de loĝantaro.

Civitaneco

Svisa civitaneco baziĝas sur civitaneco de kantono, kaj tiu siavice sur civitaneco de almenaŭ unu komunumo.

Komunumojn financas rektaj impostoj (ekzemple pri enspezoj); la nivelojn de impostado difinas la kantono kaj la komunumoj mem.

Multaj komunumoj trovas malfacile, subteni la postulitajn servojn per la permesitaj niveloj de impostoj, kaj sekve celas kunfandi sin diversmaniere kaj diversgrade kun aliaj komunumoj por ŝpari monon. Tiajn kunfandojn ĝenerale aprobas kaj akcelas la kantonaj registaroj.

Urboj (france villes, germane Städte, itale città) estas komunumoj kun pli ol po 10 000 loĝantoj, aŭ malpli grandaj lokoj kun apartaj urbaj rajtoj devenantaj de mezepoko. Mankas oficiala termino por pli malgrandaj, neurbaj komunumoj (neoficiale "vilaĝoj" aŭ "urbetoj").

La Svisa Federacia Oficejo por Statistiko nombras la komunumojn kaj donas al ili identigajn numerojn. Komunumo povas havi apartan poŝtkodon, aŭ plurajn, aŭ dividi kodon kun alia(j) komunumo(j).

Vidu ankaŭ:

esperante Listo de urboj en Svislando