Aero: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

* [[atmosfera absorbo kaj difuzo]]
* [[Atmosfera absorbo kaj difuzo]]


== Proverbo ==
== Proverbo ==

Kiel registrite je 16:48, 8 sep. 2009

Temperaturo kaj meza molekula maso de aero depende de alto super la nivelo de maro.

Aero estas nomo por la miksaĵo de gasoj en la atmosfero de la Tero.

Seka aero konsistas el ĉirkaŭ 79% nitrogeno, 20% oksigeno, kaj 1% argono. Aero povas enhavi 0-7% da akvovaporo (la 79%, 20% kaj 1% akorde malgrandiĝetas), kaj malpli ol 1% da karbona dioksido. La konsisto de aero ŝanĝiĝas laŭ altitudo, kaj elspirita aero enhavas pli da karbona dioksido ol enspirita aero, ĉ. je 4,5%.

Aerpremo malgrandiĝas laŭ altitudo; tial flugmaŝinoj estas deinterne premigataj. Oni restigas la premon en la maŝino pli alta ol la ekstero, por ke restu la komforto de la enaj homoj, sed por ŝpari brulaĵon la premo estas ete malpli alta ol ĉe la tersurfaco. Kiam la suma aerpremo malgrandiĝas, la parta premo de ĉiu konsista gaso (inkluzive oksigeno) malgrandiĝas. montgrimpistoj devas kunporti oksigenon kiam ili grimpas altajn montojn por restigi la partan premon de oksigeno en la sango ĉe normala nivelo.

Oni ofte uzas densigitan aeron dum skuba-plonĝado kiel malprofundakva spira gaso kaj por plenblovi flosilojn. Densigatan aeron oni uzas ankaŭ kiel energifonton por pneŭmatikaj aeriloj.

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri aero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Aprila vetero -- trompa aero. 
  • Citaĵo
     Kastel' en aero -- malsato sur tero. 
  • Citaĵo
     Verŝi aeron al aero. 

Referencoj

  1. Lernu