Hanovro (lando): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Regantoj
Linio 67: Linio 67:
* 1708-1727 [[Georgo la 1-a (Britio)|Georgo la 1-a]], ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio en [[persona unio]]
* 1708-1727 [[Georgo la 1-a (Britio)|Georgo la 1-a]], ekde 1714 ankaŭ reĝo de Britio en [[persona unio]]
* 1727-1760 [[Georgo la 2-a (Britio)|Georgo la 2-a]]
* 1727-1760 [[Georgo la 2-a (Britio)|Georgo la 2-a]]
* 1760-1806 [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a]], ''"la Freneza Reĝo Georgo"''
* 1760-1806 [[Georgo la 3-a (Britio)|Georgo la 3-a]]


== Reĝoj de Hanovro ==
== Reĝoj de Hanovro ==

Kiel registrite je 00:12, 10 jan. 2010

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hanovro (apartigilo)
1. Elekto-princlando Hanovro
2. Reĝlando Hanovro
Plena origina nomo:
1. Kurfürstentum Hannover, Kurhannover
2. Königreich Hannover
 Brunsvigo-Luneburgo 17081806 Reĝlando Prusio 

Geografio
Ĉefurbo:
Hanovro
Loĝantaro
Nacia konsisto:
germanoj
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Estiĝo:
rangaltiĝo de la duko al princo-elektisto
Pereo:
aneksita de Prusio
Antaŭaj ŝtatoj:
Brunsvigo-Luneburgo Brunsvigo-Luneburgo
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La lando Hanovro (en Esperanto kelkfoje ankaŭ nomata "Hanovrio") estas historia regiono – kaj portempe memstara lando dinastie ligita kun Britio – en norda Germanio. Ĝia teritorio estas la ĉefa parto de la hodiaŭa federacia lando Malsupra Saksio. Ĉefurbo estis Hanovro.

Antaŭulo de la lando Hanovro estis la duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg). Ekde 1692 ĝi ankaŭ neoficiale nomiĝis "duklando Hanovro".

En 1708 ĝi rangaltiĝis al "elekto-princlando Hanovro" ("Kurhannover"). La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto. Hanovro kaj Britio havis komunan reĝon de 1714 ĝis 1837.

Post Napoleono la lando ekzistis de 1814 ĝis 1866 kiel memstara "reĝlando Hanovro". En 1866 ĝi estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara ŝtato. Ĝia teritorio fariĝis prusia provinco, "provinco Hanovro".

Post la Dua Mondmilito la lando Prusio estis malfondita. Per dekreto de la brita militista registaro la lando Hanovro estis restarigita la 23-an de aŭgusto 1949, sed ĝuis nur tre mallongan memstaran ekziston, ĝis kiam alia dekreto la 23-an de novembro samjare unuigis ĝin kun najbaraj landopartoj al la nove kreita federacia lando Malsupra Saksio.

Regantoj

La dinastio Hanovro regis la duklandon Brunsvigo-Luneburgo, ankaŭ nomata "lando Hanovro", kiu ekde 1692 fariĝas elekto-princlando.

Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo).

Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo

Reĝoj de Hanovro

En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.