Nikolaj Baskov: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Nova paĝo: {{Informkesto kantisto | nomo = Nikolaj Baskov | dosiero = | priskribo de dosiero = | grandeco de dosiero = 230px | larĝa dosiero = | fono = soloa kantisto | naskonomo = Nikolaj Vict... |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Informkesto kantisto |
{{Informkesto kantisto |
||
| nomo = Nikolaj Baskov |
| nomo = Nikolaj Baskov |
||
| dosiero = |
| dosiero = Nikolay Baskov.jpg |
||
| priskribo de dosiero = |
| priskribo de dosiero = |
||
| grandeco de dosiero = 230px |
| grandeco de dosiero = 230px |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
| eldoninto = |
| eldoninto = |
||
| parencaj temoj = |
| parencaj temoj = |
||
| ttt = [http:/ |
| ttt = [http:/www.baskov.ru oficiala retejo (ruse)] |
||
| nuntempaj membroj = |
| nuntempaj membroj = |
||
| antaŭaj membroj = |
| antaŭaj membroj = |
Kiel registrite je 16:32, 19 okt. 2010
Nikolaj Baskov | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Nikolaj Victoroviĉ Baskov |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1976 (47-jaraĝa) en Moskvo |
Ĝenroj | popmuziko |
Profesio | kantisto |
Retejo | [http:/www.baskov.ru oficiala retejo (ruse)] |
Nikolaj Baskov (Nikolaj Victoroviĉ Baskov, cirile Николай Викторович Басков, naskiĝis la 15-an de oktobro 1976 en Balaŝiĥa, Rusia SFSR, do nun 47-jara) estas soloa kantisto rusa. Li estas tenoro kaj famiĝis kantante kaj klasikajn operajn ariojn kaj popmuzikaĵojn.
En 2001 li ricevis la honorigon "merita artisto de Rusio" kaj en 2009 la titolon "popola artisto de Rusio, krome ankaŭ la honorigon "popola artisto de Ukrainio". Krome li konatiĝis kiel konkursanto en la rusa televida programo Kio? Kie? Kiam?.
Li stusia en la Ŝtata Muzika Kolegio Gnessin en Moskvo kaj en la samurba Ŝtata Konservatorio Petr Ĉajkovskij. En 1998 li gainis la unuan premio de la Tutrusia Konkurso de Junaj Kantistoj kaj en 1999 la duan premion de la internacia konkurso Grande Voce (itale, do "grandaj voĉoj") en Hispanio.
Samjare li invitiĝis en la trupon de la moskva Bolŝoj-teatro, kie li soloe elstaris en arioj en multaj diversaj operoj. En 2000 li registrigis sian unuan soloan albumon titolitan «Posveŝenie» (Dediĉo). La muzika filmo por la albuma kanzono «Memore al Caruso» estis ofte prezentita en la rusia televido kaj tre kreskis lian popularecon. Ekde la jaro 2001, li forlasis la Bolŝoj-teatron kaj sukcese plenumas soloistan karieron. Kvankam lia repertuaro grandparte konsistas el moderne rearanĝitaj operaj arioj kaj muzikaj romancoj, li prezentas ankaŭ iujn popmuzikajn muzikaĵojn. Ofte li kantis duope kun aliaj popmuzikaj gekantistoj kiel ekzemple Sofia Rotaru, Katja Lel kaj Svetlana Svetikova, kaj ankaŭ kun aliaj opergekantistoj kiel ekzemple Montserrat Caballé.
Diskografio
- Посвящение (Dediĉo 2000)
- Посвящение на бис (Dediĉo Ancoraŭ 2000)
- Шедевры уходящего века (Majstroverkoj de la Pasinta Jarcento sterpieces, 2001)
- Мне 25 (Mi estas 25, 2001)
- Никогда не говори прощай (Neniam diru adiaŭ', 2004)
- Отпусти меня (Liberigu min, 2005)
- Лучшие песни (PLej bonaj kanzonoj, 2005)