Johann Friedrich Reichardt: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Linio 47: | Linio 47: | ||
[[Kategorio:Viroj]] |
[[Kategorio:Viroj]] |
||
{{Tradukitaĵo|de|Johann Friedrich Reichardt|revizio=80834510|enmetrevizio=}} |
{{Tradukitaĵo|de|Johann Friedrich Reichardt|revizio=80834510|enmetrevizio=3377422}} |
||
[[ca:Johann Friedrich Reichardt]] |
[[ca:Johann Friedrich Reichardt]] |
Kiel registrite je 14:41, 15 jan. 2011
Johann Friedrich Reichardt (* 25-an de novembro 1752 en Kenigsbergo en Prusujo; † 27-an de junio 1814 en Giebichenstein ĉe Halle) estis germana komponisto, muzikverkisto kaj -recenzisto.
Biografio
Reichardt estis filo de urbomuzikisto Johann Reichardt kaj estis edukita jam infanaĝe pri muziko kaj aparte pri violonludado. Kiam li estis dek jarojn aĝa, lia patro entreprenis kun sia "mirinfano" koncertvojaĝojn en Orient-Prusujo. Instigite de Kant li studis ekde 1769 ĝis 1771 en sia gepatra urbo kaj en Lepsiko juron kaj filozofion. En 1771 li tamen eskapis burĝan profesielekton per virtuozo-vojaĝo, sekvante la tendencon de „Sturm und Drang“. En 1774 li revenis al Kenigsbergo kaj fariĝis sekretario en Ragnit. En 1775 Frederikon la 2-a, dem er seine Oper Le feste galanti als Probestück gesandt hatte, faris lin anstataŭ Graun reĝa prusa kortega kapelmajstro. Jam post du jaroj li retiriĝis, geedziĝis kun kantistino, pianistino kaj lidkomponistino Juliane Benda (*14-an de majo 1752 en Berlin; † 9-an de majo 1783 samloke) kaj koncentriĝis pri la literatura verkado kaj la komponado de lidoj kaj instrumentmuzikoj
Dum la reveno de sia unua vojaĝo tra Italio en 1783 li staciiĝis en Vieno, je kio li konatiĝis kun imperiestro Jozefo la 2-a kaj Gluck. Pluaj vojaĝoj al Francujo kaj Anglujo ne rezultigis la esperitan daŭran efikon – kontraŭvole li revenis al Berlino. Ekde 1786 li ektenis pli intimajn rilatojn al Goethe, Herder, Schiller kaj Hamann. Pluaj provoj (1788), enradikiĝi en Parizo, malsukcesis, tamen Reichardt estis fervora pri la ideoj de la revolucio. Post apero de siaj Vertrauten Briefe (1792) en 1794 li, kiel simpatianto de la franca revolucio, estis maldungita sen pensio de sia posteno kiel kortega kapelmajstro kaj vivis poste komence en Hamburgo, kie li eldonis la ĵurnalon Frankreich (Fancujo), Poste ekde 1794 ein Giebichenstein ĉe Halle (Saale). En 1796 li estis amnestiita kaj nomumita salfarejo-direktoro en Halle, ekde kie li pli ofte iris al Berlino por direkti la prezentadojn de siaj komponaĵoj.
Verkaro
Literaturo
- Die Musik in Geschichte und Gegenwart – Allgemeine Enzyklopädie der Musik. Bärenreiter Kassel, Basel, London, New York 1963.
- Günter Hartung: Johann Friedrich Reichardt (1752–1814) als Schriftsteller und Publizist. Dissertation 1964.
- Dietrich Fischer-Dieskau: Weil nicht alle Blütenträume reiften. Johann Friedrich Reichardt – Hofkapellmeister dreier Preußenkönige. DVA, Stuttgart 1992, ISBN 3-421-06531-4.
- Walter Salmen: Johann Friedrich Reichardt. Komponist, Schriftsteller, Kapellmeister und Verwaltungsbeamter der Goethezeit. Atlantis, Freiburg im Breisgau und Zürich 1963, Neudruck: Georg Olms Verlag, Hildesheim 2002.
Fontoj
- Weihnachts-Cantilene von Mathias Claudius, in Musik gesetzt von Johann Friederich Reichardt, Königl. Preuß. Capellmeister. Berlin, Auf Kosten des Autors, 1786.
Ligoj eksteren
- Lebenslauf, Werks- und Literaturverzeichnis
- Liebe nur beglückt. Ein deutsches Singeschauspiel., Berlin 1781 (Digitalisat als PDF; 5,57 MB)