Frauenfeld (distrikto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 74: | Linio 74: | ||
=== Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010 == |
=== Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010 === |
||
Ĝis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj: |
Ĝis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj: |
||
Kiel registrite je 20:32, 28 feb. 2011
Distrikto Frauenfeld | |
---|---|
distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Turgovio | |
Kantono | Turgovio |
Ĉefloko | Frauenfeld |
Koordinatoj | 47° 33′ N 8° 53′ O / 47.550 °N, 8.883 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N 8° 53′ O / 47.550 °N, 8.883 °O (mapo) |
Areo | 139,4 km² |
Loĝantardenseco | 317,66 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 2004 |
Distrikto Frauenfeld estas administra uno de Kantono Turgovio en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la urbo Frauenfeld.
Geografio
La distrikto havas areon de 139,4 km² kaj nombris 44282 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Tra la distrikto fluas de oriento al okcidento la rivero Turo, kaj de nordo al sudo la rivero Murgo, kiu alfluas Turon en Frauenfeld. La du riveroj regule kaŭzis gravajn inundojn en la regiono. Dum oni en la 19-a kaj ĝis la 1980-aj jaroj provis venki la forton de la naturo per digoj kaj rektigante la riverojn oni nun lastatempe praktikas alian politikon donante al la rivero denove spacon por inundi. Tio donis la eblecon ĉe Turo sukcese resovaĝigi iam malaperintajn bestojn kiel kastoroj.
Trafiko
Tra la distrikto pasas la fervojlinio de Vinterturo al Weinfelden kaj Romanshorn kaj la Frauenfeld-Wil-Fervojo.
Oriente de Frauenfeld estas la aŭtoŝosetriangulo, kie devojiĝas la nacia aŭtoŝoseo A7 de la aŭstoŝoseo A1.
Ekonomio
Dum la urbo Frauenfeld kaj ĝia antaŭurbo Matzingen estas ĉefe industriaj, Frauenfeld estas la sidejo de diversaj internaciaj entreprenoj, la ĉirkaŭaj komunumoj konservis sian kamparan karakteron kaj la agrikulturo restis grava enspezofonto.
Komunumoj de la distrikto Frauenfeld
Stato de la komunumoj ek de januaro 2011
Fine de 2010 la distriktoj Diessenhofen, Steckborn kaj Bischofszell estis dissolvitaj surbaze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio. Ties komunumoj estis atribuitaj al la restantaj 5 distriktoj, granda parto el ili al la distrikto Frauenfeld. La komunumo Aadorf samtempe estis disigita de la distrikto Frauenfeld kaj atribuita al la distrikto Münchwilen. Jen la nova komunuma listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Felben-Wellhausen | 2286 | 7.3 | 4561 | |
Frauenfeld | 22'313 | 27.4 | 4566 | |
Gachnang | 3298 | 9.7 | 4571 | |
Hüttlingen | 837 | 11.6 | 4590 | |
Matzingen | 2433 | 7.7 | 4591 | |
Neunforn | 933 | 11.4 | 4601 | |
Stettfurt | 1098 | 6.4 | 4606 | |
Thundorf | 1273 | 15.6 | 4611 | |
Uesslingen-Buch | 1046 | 14.0 | 4616 | |
Warth-Weiningen | 1174 | 8.3 | 4621 | |
Totale (23) | 69936 | 279,6 | 2004 |
Stato de la komunumoj antaŭ la reformo de 2010
Ĝis la 31-a de decembro 2010 la distrikto Frauenfeld konsistis el la sekvantaj komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (Dec 2007) |
Areo in km² |
Komunuma n-ro |
---|---|---|---|---|
Aadorf | 7591 | 20.0 | 4551 | |
Felben-Wellhausen | 2286 | 7.3 | 4561 | |
Frauenfeld | 22'313 | 27.4 | 4566 | |
Gachnang | 3298 | 9.7 | 4571 | |
Hüttlingen | 837 | 11.6 | 4590 | |
Matzingen | 2433 | 7.7 | 4591 | |
Neunforn | 933 | 11.4 | 4601 | |
Stettfurt | 1098 | 6.4 | 4606 | |
Thundorf | 1273 | 15.6 | 4611 | |
Uesslingen-Buch | 1046 | 14.0 | 4616 | |
Warth-Weiningen | 1174 | 8.3 | 4621 | |
Totale (11) | 44'282 | 139.4 | 2004 |
Eksteraj ligiloj
|