Herdern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Herdern TG)
Herdern
Blazono de Herdern
Blazono de Herdern
Gastejo Löwen en Herdern
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 709898 / 273169 (mapo)47.68.9Koordinatoj: 47° 36′ N, 8° 54′ O; CH1903: 709898 / 273169 (mapo)
Nombro de loĝantoj 960
Areo 13,76 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 8535
Komunumkodo 4811
Mapo de Herdern
vdr

Herdern estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 960 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lanzenneunforn situas sur la montoĉeno Seerücken unter la Suba Bodenlago kaj Frauenfeld. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Hörnli kun alteco de 670 m s.m. norde de la vilaĝkerno de Herdern. La plej malata punkto troviĝas en la ravino de la rivereto Seebach je 412 m s.m..

La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Herdern, Lanzenneunforn, Wilen, Ammenhausen, Kugelshofen kaj Liebenfels.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Herdern limas en sudo al Warth-Weiningen, en okcidento al Hüttwilen, en nordo al Mammern, en nordoriento al Homburg kaj en sudokcidento al Pfyn.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo posedas du bazajn lernejojn en la vilaĝoj Herdern kaj en Lanzenneunforn. Por la sekundara lernejo la infanoj devas iri al la najbara komunumo Hüttwilen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Herdern atingeblas ek de Frauenfeld kaj de Stein ĉe Rejno per poŝtaŭto. Lanzenneunforn akireblas ankaŭ poŝtaŭte sed ek de Steckborn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Herdern datiĝas el la jaro 1094 kiel Harderin kaj tiu de Lanzenneunforn de la jaro 1332 kiel Núforon. Bienposedantoj en Herdern estis en mezepoko unue la abato de Wil kaj poste la Monaĥejo Sankt-Galo. La posedrajtoj falis poste al la Monaĥejo Kalchrain en Hüttwilen, kiu estis fondita en la jaro 1331.

En Lanzenneunforn estis konstruita en la 13-a jarcento la Kastelo Liebenfels, ĝi hodiaŭ estas privata posedaĵo. La Kastel Herdern estis origine en la 11-a aŭ 12-a jarcento defendoturo. Hodiaŭ en la konstruaĵo troviĝas institucio por homoj kun psikaj kaj sociaj problemoj.

La hodiaŭa politika komunumo Herdern estis fondita la 1-an de januaro 1998 per kunigo de la antaŭ municipkomunumo Herdern kun siaj lokkomunumoj Herden kaj Lanzenneunforn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]