Schlatt TG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Schlatt
Schlatt
Blazono de Schlatt
Rigardo de Ŝafhaŭzo al Feuerthalen kaj Schlatt (malantaŭe en la bildo)
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 718559 / 278897 (mapo)47.659.0166666666667Koordinatoj: 47° 39′ N, 9° 1′ O; CH1903: 718559 / 278897 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1586
Areo 15,5 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 8252
Komunumkodo 4546
Mapo de la komunumo Schlatt
vdr

Schlatt (por distingi ĝin de aliaj lokoj kun la nomo Schlatt ankaŭ nomita Schlatt ĉe DiessenhofenSchlatt (Turgovio)) estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Diessenhofen) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 574 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 11 586 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schlatt situas ĉe la suda bordo de la rivero Rejno ĉe la orienta bordo de Cholfirst. Ĝi estas la plej nordokcidenta komunumo de Kantono Turgovio kaj limas nur en okcidento al turgovia teritorio.

Schlatt konsistas el la municipoj de la iama komunumo Mett-Oberschlatt, nome Mett-Schlatt, Oberschlatt, Fallentor, kaj de Unterschlatt, al kiu krom Unterschlatt mem apartenas la municipoj Altparadies (ĉe la iama Monaĥejo Paradies), Neuparadies kaj Fallentor.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Aliflanke de la rivero Rejno en nordo situas la germana enklavo Büsingen am Hochrhein. En okcidento Schlatt limas al Feuerthalen kaj Laufen-Uhwiesen, en sudokcidento al Trüllikon, en sudo al Truttikon, en oriento al Basadingen-Schlattingen kaj en nordoriento al la urbeto Diessenhofen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schlatt disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Stein ĉe Rejno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schlatt datiĝas el la jaro 858 kiel Slate. En mezepoko la Grafejo de Kiburgo posedis la voktorajtojn pri Schlatt. En la 15-a jarcento tiuj rajtoj transiris al la urbo Diessenhofen, kiuj ekzercis ilin ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. En la jaro 1799 apud Schlatt proksime de la Monaĥejo Paradies aŭstraj trupoj sukcesis transiri la Rejnon.

En la jaro 1999 la tiamaj lokaj komunumoj Mett-Oberschlatt kaj Unterschlatt kunfandiĝis al la nuna komunumo Schlatt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]