Saltu al enhavo

Stein ĉe Rejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stein ĉe Rejno
Blazono de Stein ĉe Rejno
Mezepoka centro de la urbo Stein ĉe Rejno
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo
Koordinatoj  47° 39′ 34″ N 8° 51′ 53″ O / 47.65944 °N, 8.86472 °O / 47.65944; 8.86472 (mapo)Koordinatoj: 47° 39′ 34″ N 8° 51′ 53″ O / 47.65944 °N, 8.86472 °O / 47.65944; 8.86472 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 3197
Areo 5,75 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8260
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Stein ĉe Rejno
vdr

Stein ĉe Rejno (germane Stein am Rhein) estas historia urbo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 3197 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Stein ĉe Rejno situas, kiel la nomo indikas ĉe la bordo de la rivero Rejno inter la Bodenlago kaj Ŝafhaŭzo.

Stein ĉe Rejno situas unuflanke ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rorschach al Ŝafhaŭzo kaj aliflanke de Stein ĉe Rejno kondukas trajnlinio al Vinterturo. En Stein ĉe Rejno ankaŭ troviĝas haltejo de la ŝiplinio de Ŝafhaŭzo al Konstanco.

La unua dokumenta mencio de Stein ĉe Rejno kiel urbo datiĝas el la jaro 1267. Tereno- kaj merkatosuvereno de la urbo estis la Monaĥejo Sankt-Georgen.

La plej malnova urba rajto de Stein datiĝas el la jaro 1385. La 22-an e januaro 1457 la urbaj instancoj sukcesis aĉeti siajn voktrajtojn de la familio Klingenberg kaj tiel akiri la statuson de imperia libereco. 1459 Stein alianciĝis kun Zuriko kaj Ŝafhaŭzo por protekti sin kontraŭ atakoj de la Habsburgoj.

Ĝis en la 16-a jarcento Stein sukcesis akiri malgrandan servutejoj konsistanta el Hemishofen kaj Ramsen kun Wiesholz, Wilen, Karolihof kaj Bibern, Wagenhausen kun Bleuelhausen kaj Reichlingen.

Pro financaj kialoj la 29-an de septembro 1484 Stein submetis sian al la protekta regado de Zuriko kaj tiel fariĝis parto de la Svisa Ĵurkomunumo.

Kun la Helveta Revolucio en majo de la jaro 1798 finiĝis la aparteno de Stein ĉe Rejno al Kantono Zuriko per ĝia aliĝo al Kantono Ŝafhaŭzo.

La 22-an de februaro 1945 Stein ĉe Rejno estis bombita de usonaj batalaviadiloj. Laŭ deklaroj de Usono la bombado estis eraro, ĉu la atako vere okazis pro eraro aŭ estis admono por Svislando oni ĝis la hodiaŭa tempo ne eksciis. (Fonto: Urba arkivo de Ŝafhaŭzo)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]