Altdorf SH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altdorf
Blazono de Altdorf
Blazono de Altdorf
Mapo de Altdorf
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Ŝafhaŭzo
Komunumo(j) Thayngen
Koordinatoj  47° 47′ 0″ N 8° 39′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.65000 °O / 47.78333; 8.65000 (mapo)Koordinatoj: 47° 47′ 0″ N 8° 39′ 0″ O / 47.78333 °N, 8.65000 °O / 47.78333; 8.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 208
Areo 3,04 km²
Alteco 516 m super marnivelo
Poŝtkodo 8243
vdr

Altdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 208 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Ex de la 1-a de januaro 2009 Altdorf apartenas al la komunumo Thayngen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Altdorf situas en la nordo de Kantono Ŝafhaŭzo en montareta kaj kampara regiono, ĉe la landlimo kun Germanio. En Altdorf troviĝas la plej nordaj vitejoj de Svislando.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ekzistas poŝtaŭtobuslinioj de Altdorf al Ŝafhaŭzo kaj al Thayngen. Altdorf unue apartenis al la Grafejo Hegau, tiam al la Grafejo Nellenburg kaj ek de la 13-a jarcento al Aŭstrio. Ek de 1723 Altdorf apartenas al Ŝafhaŭzo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Altdorf datas supozeble el la jaro 830.

Komunuma kunfandiĝo[redakti | redakti fonton]

Per la publika baloto de dimanĉo la 17-an de aŭgusto 2008 la kvin aŭtonomaj komunumoj Thayngen, Altdorf, Bibern, Hofen kaj Opfertshofen akceptis la kunfandiĝon de iliaj komunumoj kun efiko je la 1-a de januaro 2009. La nova komunumo Thayngen havas proksimume 5000 loĝantojn. Tial Altdorf la 1-an de januaro 2009 ĉesis ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo kaj fariĝis vilaĝo de Thayngen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]