Oberhallau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberhallau
Blazono de Oberhallau
Vido al Klettgau. Oberhallau videblas maldekstre en la mezo de la bildo</samll>
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.46667 °O / 47.70000; 8.46667 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.46667 °O / 47.70000; 8.46667 (mapo)
Areo 6,04 km²
Alteco 430 m super marnivelo
Poŝtkodo 8216
Komunumkodo 2972
Mapo de Oberhallau
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberhallau estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 426 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberhallau estas tradicia vinkultura vilaĝo. Ĝi situas en la regiono Klettgau ĉe la piedo de la montaro Randen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj de Oberhallau estas en nordo Schleitheim, en okcidento Gächlingen, en sudo Neunkirch, en oriento Hallau kaj en nordokcidento Stühlingen (Baden-Virtembergo, Germanio).

Montarkonkurso[redakti | redakti fonton]

Kutime la 4-an semajnfinon en aŭgusto en Oberhallau okazas la internacia montarkonkurso sur la tradicia konkursvojo inter Oberhallau, Vorderer Berghöf kaj Monto de Hallau kun longeco de 3,0 km. La unua konkurso okazis en la jaro 1922 ĉefe pri motorbicikloj. Aparta dum la konkurso estas la diservo, kiu dimanĉmatene estas disaŭdigita dum konkurspauzo sur la tuta konkursvojo. Nuntempe la konkurso okazas pri automobiloj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberhallau atingeblas per lokaj busoj de Verkehrsbetriebe Schaffhausen kaj poŝtaŭto ek de Ŝafhaŭzo, Neunkirch, Wilchingen kaj Hallau.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberhallau datiĝas el la jaro 1095 kiel Hallaugia superiori et inferiori [Halaŭo supra kaj malsupra]. Ĝis la jaro 1531 ĝi formis unu komunumon kune kun Hallau. Post la disiĝo ĝis 1934 la komunumo Hallau nomiĝis unue Unterhallau. Dum mezepoko la plej granda parto de la bienoj en Oberhallau apartenis al la Monaĥejo Allerheiligen en Ŝafhaŭzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]