Siblingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Siblingen
Blazono de Siblingen
Blazono de Siblingen
Randen-Turo de Siblingen
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O / 47.70000; 8.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O / 47.70000; 8.51667 (mapo)
Areo 9,42 km²
Alteco 508 m super marnivelo
Poŝtkodo 8225
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Siblingen
vdr

Siblingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 750 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Siblingen situas en la regiono Klettgau ĉe la piedo de la montoĉeno Randen. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 900 m s.m. la plej malalta punkto je 475 m. Kiel en la tuta regiono de Klettgau ankaŭ en Siblingen la tradicia ekonomio estas la vinkultivado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Siblingen limas en nordo al la komunumo Schleitheim, en nordoriento al Hemmental, en oriento al Beringen, en sudoriento al Löhningen, en sudo al Neunkirch kaj en okcidento kaj nordokcidento al Gächlingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Siblingen pasas la ĉefstrato n-ro 14 de Ŝafhaŭzo al Friburgo en Germanio. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per linibusoj, kiuj cirkulas inter Schleitheim kaj Ŝafhaŭzo en duonhora kadenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Siblingen datiĝas el la jaro 870. Homoj tamen jam setlis en Siblingen en la bronzepoko kiel diversaj arkeologiaj trovoj de argilsplitoj kaj laboriloj pruvas. Sur la monteto Schlossbuck staris en romia epoko kastelo, kiun la alemanoj detruis en la 5-a aŭ 6-a jarcento.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]