Wilchingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wilchingen-Hallau (stacidomo).
Wilchingen
Blazono de Wilchingen
Centro de Wilchingen
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 40′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.66667 °N, 8.46667 °O / 47.66667; 8.46667 (mapo)Koordinatoj: 47° 40′ 0″ N 8° 28′ 0″ O / 47.66667 °N, 8.46667 °O / 47.66667; 8.46667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1689
Areo 21,0 km²
Alteco 419 m super marnivelo
Poŝtkodo 8217 Wilchingen8218 Osterfingen
Komunumkodo 2974
Mapo de Wilchingen
vdr

Wilchingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1689 loĝantojn je la 30-a de junio 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wilingen situas en la oriento de Kantono Ŝafhaŭzo en la regiono Klettgau ĉe la landlimo kun Germanio. La komunumo konistas el Wilchingen mem kaj el la iama memstara komunumo Osterfingen, kiu en la jaro 2005 estis kunigita kun Wilchingen. En sudo de la komunumo situas la montoĉeno Randen, kies plej videbla kulmino estas la monto Rossberg sude de Osterfingen. La regiono estas konata pro siaj vastaj vitejoj, kiuj karakterizas la vilaĝojn Osterfingen kaj Wilchingen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Wilchingen limas en sudoriento al Jestetten (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudo al Dettighofen (Baden-Virtembergo, Germanio), en sudokcidento al Klettgau (Baden-Virtembergo, Germanio), en okcidento al Trasadingen, en nordoriento en unu punkto al Eggingen, en nordo al Hallau kaj en nordokcidento al Neunkirch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Wilchingen atingeblas per aŭtobuso ek de la najbaraj germanaj komunumoj Jestetten kaj Klettgau kaj de Trasadingen. Kune kun la najbara komunumo Hallau Wilchingen disponas ankaŭ pri stacidomo ĉe la fervojlinio Hochrheinbahn de Deutsche Bahn de Ŝafhaŭzo al Bazelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua certigita dokumenta mencio de Wilchingen datiĝas de la 11-a de julio 1049 kiam la imperiestro Henriko la 3-a konfirmis la posedrajtojn de la Monaĥejo Rejnaŭo. Dokumento, kiu portas la daton de la 20-a de marto 870 evidentiĝis falsa. En la jaroj 1371 kaj 1373 la voktrajtoj pri Wilchingen transiris al la Hospitalo ĉe la Sankta Spirito Heiligen en Ŝafhaŭzo. En la jaro 1656 Ŝafhaŭzo akiris de la Grafoj de Klettgau ankaŭ la superan jurisdikcion kaj per tio la definitivan suverenecon pri Wilchingen.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]