Lohn SH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lohn
Blazono de Lohn
Blazono de Lohn
Panorama bildo de Lohn
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 45′ 0″ N 8° 40′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.66667 °O / 47.75000; 8.66667 (mapo)Koordinatoj: 47° 45′ 0″ N 8° 40′ 0″ O / 47.75000 °N, 8.66667 °O / 47.75000; 8.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 645
Areo 4,87 km²
Alteco 636 m super marnivelo
Poŝtkodo 8235
Komunumkodo 2917
Mapo de Lohn
vdr

Lohn estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 645 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lohn situas sur la altebenaĵo de Reiat norde de Ŝafhaŭzo. La vilaĝo troviĝas kvazaŭ sur la suna teraso de la kantono kaj oni havas de ĝi mirindan belvidon de la tuta regiono. La vilaĝo troviĝas en kampara regiono. Proksimume triono de la areo de la komunumo estas kovrita per arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Lohn limas en nordokcidento al Opfertshofen, en nordoriento al Bibern, en sudoriento Thayngen, en sudo Stetten kaj en okcidento Büttenhardt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lohn estas atingebla ek de Ŝafhaŭzo per poŝtaŭto kaj per la loka buslino 24 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lohn datiĝas el testamento de la kavaliro Heinrich von Liebenberg de la 10-a de majo de 1238. En la jaro 1259 la tiama Grafo de Kiburgo donacis la setlejon Lohn al la Monaĥejo Paradies. La 14-an de aprilo 1529 la Voktejo Lohn estis vendita por 145 guldenoj al la urbo Ŝafhaŭzo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Lohn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]