Batalo de Varsovio (1920): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: ro:Bătălia de la Varșovia din 1920 estas artikolo elstara
Ripchip Bot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota modifo de: nl:Slag om Warschau (1920)
Linio 34: Linio 34:
[[it:Battaglia di Varsavia (1920)]]
[[it:Battaglia di Varsavia (1920)]]
[[la:Proelium Varsoviense]]
[[la:Proelium Varsoviense]]
[[nl:Slag van Warschau (1920)]]
[[nl:Slag om Warschau (1920)]]
[[no:Slaget ved Warszawa]]
[[no:Slaget ved Warszawa]]
[[pl:Bitwa warszawska 1920]]
[[pl:Bitwa warszawska 1920]]

Kiel registrite je 15:13, 17 apr. 2011

La Batalo de Varsovio (ruse: Варшaвское сражeние [varŝavskoje sraĵenije], pole: Bitwa Warszawska; ankaŭ nomata La Miraklo apud Vistulo) estis decidanta batalo inter polaj kaj sovetaj armeoj, kiu okazis de la 13-a ĝis la 25-a de aŭgusto 1920 dum la pola-bolŝevika milito. Ĝi estis agnoskata de Edgar Vincent D'Abernon kiel la 18-a plej grava batalo je historio de la homaro. La venko de la Pola Armeo decidis pri gardigo je sendependeco de Pollando kaj haltigis la komunistan revolucion, irantan al okcidenta Eŭropo.

Je la 12-a de aŭgusto 1920 fortoj de la Ruĝa Armeo komandataj de Miĥail Tuĥaĉevskij alvenis ĉe pola ĉefurbo Varsovio kaj apuda fuorto Modlin, komencante la atako. La aŭtoro de la pola batalplano estis ĉefstabestro, generalo Tadeusz Rozwadowski. Je lundo, la 16-a de aŭgusto, pola armeo komandata de Józef Piłsudski senespere kontraŭatakis la bolŝevikan forton flanke, el la suda rivero Wieprz. Tio devigis la rusan soldataron forlasi la sieĝon kaj malorde retiri orienten. Taksataj sovetaj malprofitoj ĉirkaŭas 10,000 mortintajn, 10,000 vunditajn kaj 66,000 kaptitajn. Komparante, poloj suferis 4,500 mortintajn, 10,000 perdiĝitajn kaj 22,000 vunditajn.

Antaŭ la batalo apud Vistulo plejmulto da bolŝevikoj kaj eŭropaj politikaj spertuloj prognozis baldaŭan perdon de preskaŭ venkita pola armeo. Ĝia mira kaj neatendita venko kripligis la sovetajn fortojn. Vladimir Lenin priskribante tiun situacion diris, ke "bolŝevikoj suferis grandegan malvenkon". Dum sekvantaj monatoj kelkaj aliaj venkoj fare de poloj savis la sendependecon de ilia lando. Pro tio ŝtatestroj de Sovetunio konsentis por la paco. En 1921 la traktato de Rigo estis subskribita, firmigante la stabilan pola-sovetan limon.

Józef Piłsudski, komandanto de Pola Armeo


Miĥail Tuĥaĉevskij, marŝalo de Sovetunio
1-a fazo: soveta alveno
2-a fazo: pola kontraŭatako



Ŝablono:LigoElstara