Tadeusz Rozwadowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Rozwadowski
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1866 (1866-05-19)
en Serednii Babyn
Morto 22-an de oktobro 1928 (1928-10-22) (62-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Liĉakiva tombejo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Imperial and Royal Technical Military Academy
Subskribo Tadeusz Rozwadowski
Familio
Patro Tomisław Rozwadowski-Jordan
Okupo
Okupo oficirodiplomato
vdr

Tadeusz ROZWADOWSKI de blazono Trąby (naskiĝis la 19-an de majo 1866 en Babin (nun en Ivano-Frankivska provinco), mortis la 18-an de oktobro 1928 en Varsovio) estis pola militisto kaj inventisto, generalo de aŭstria-hungara armeo, kunkreinto de Pola Militistaro kaj kiel armea generalo de la venko en pola-bolŝevika milito.

Tadeusz Rozwadowski devenis de familio kun longaj militistaj tradicioj, lia avo Wiktor batalis en novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio kaj la patro Tomisław en januara ribelo kontraŭ la sama imperio. Sian karieron komencis en Hranice. Poste en la jaroj 1882-1886 studis en Militista Teknika Akademio en Vieno, kiun finis kiel subleŭtenanto, kiel la plej bona lernanto. Plue studis en Milita Lernejo en Vieno, destinita al la plej bonaj oficiroj.

Oktobre 1896 estis nomumita ataŝeo ĉe aŭstra delegitaro en Bukareŝto. Li konis 5 lingvojn – polan, francan, germanan, ĉeĥan kaj rusan, poste ankaŭ rumanan. Lia unua sukceso estis negoco de favora por Aŭstrio-Hungario dogana interkonsento. Ankaŭ evoluigis austra-rumanan kunlaboron en militista kampo, per kio favorigis al si rumanan reĝon Karolo la 1-a kaj ankaŭ rumanan tronheredanton princon Ferdinando. En Rumanio naskiĝis liaj infanoj.

Bukareŝton forlasis en 1907 en la rango de subkolonelo. Li revenis al Galicio al Stanisławów, kie iĝis komendanto de la 31-a Regimento de Kampaj Kanonoj. En majo 1908 avancis ĝis rango de kolonelo. Tie li sin dediĉis al militista kaj socia agadoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mariusz Patelski, Generał broni Tadeusz Jordan Rozwadowski żołnierz i dyplomata (Armea generalo Tadeusz Jordan Rozwadowski. Soldato kaj diplomato), Warszawa 2002.
  • Tadeusz Kmiecik, Generał Tadeusz Jordan Rozwadowski (1886-1928) Pierwszy szef Sztabu Generalnego Odrodzonego Wojska Polskiego (Generalo Tadeusz Jordan Rozwadowski (1886-1928). La unua ĉefo de Ĝenerala Stabo de Renaskiĝinta Pola Militistaro), Warszawa 1998.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]