Piediranto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e r2.7.1) (robota aldono de: fa:عابر پیاده
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q221488)
Linio 65: Linio 65:
[[Kategorio:Irado]]
[[Kategorio:Irado]]
[[Kategorio:Homoj en transporto]]
[[Kategorio:Homoj en transporto]]

[[an:Piatón]]
[[az:Piyada]]
[[bg:Пешеходец]]
[[ca:Vianant]]
[[cs:Chodec]]
[[da:Fodgænger]]
[[de:Fußverkehr]]
[[en:Pedestrian]]
[[es:Peatón]]
[[et:Jalakäija]]
[[eu:Oinezko]]
[[fa:عابر پیاده]]
[[fi:Jalankulkija]]
[[fr:Piéton]]
[[gl:Peón (viandante)]]
[[he:הולך רגל]]
[[id:Pejalan kaki]]
[[it:Pedone (codice della strada)]]
[[ja:歩行者]]
[[ko:보행자]]
[[nl:Voetganger]]
[[pl:Pieszy]]
[[pt:Pedestre]]
[[ro:Pieton]]
[[ru:Пешеход]]
[[simple:Pedestrian]]
[[sl:Pešec]]
[[sv:Fotgängare]]
[[tr:Yaya]]
[[uk:Пішохід]]
[[zh:行人]]

Kiel registrite je 08:58, 18 mar. 2013

Tipa markigo de trotuaro por piedirantoj

Piediranto estas homo, kiu moviĝas per siaj propraj piedoj – kontraste al moviĝo per ajna veturilo.

Piedirado estas la natura movado de homoj, kiel ĝenerala termino piedirado inkluzivas la promenadon, marŝadon kaj la migradon.

Piedirada kulturhistorio

Antikveco: la militistaro

Piedirado, nome marŝado, estis la plej komuna maniero moviĝi por la armeoj de la antikvaj imperioj, ĉar ne eblis ekipi ĉiun soldaton per ĉevalo. Marŝanta soldataro povis trapasi distancon ĝis 30 km tage.

Romio: enurba trafiko

Pompejo: Trotuaroj kaj paŝoŝtono por transversi la straton kaze de pluvo aŭ koto

Stratoj taŭgis por ĉia trafiko, aparte por veturiloj. Por doni apartan spacon al piedirantoj jam la Romianoj instalis trotuarojn kaj transversilojn (vidu la bildon de strato en Pompejo).

Baroko: nova inventaĵo - la promenado

Kiam en la burĝa-industria epoko estiĝis la hobio de promenado kaj lantvagado (promenado por vidi kaj esti vidata), la konflikto inter piedirantoj kaj veturantoj akriĝis, kiu estis ankaŭ konflikto inter supre (reganta klaso) kaj sube.

Claude Monet: Boulevard des Capucines, 1873

Franca revolucio: emancipiĝo de piedirantoj

Klerismo kaj la Franca revolucio estis ankaŭ epoko de la emancipiĝo de la piedirantoj, kulmino por perpiedaj vojaĝoj. La postulo pri trotuaroj estis nur unu el la postuloj pri civilaj rajtoj (interese en tiu rilato: la germana vorto por trotuaro estas "Bürgersteig", kiu signifas vojo por civitanoj, burĝoj). Sekve instaliĝis la grandaj bulvardoj kun larĝaj trotuaroj.

20-a jarcento: la aŭto-taŭga urbo kaj ĝia rekonkero

La situacio denove ŝanĝiĝis post la apero de aŭtomobiloj: la piedirantoj denove estis puŝitaj flanken por atingi "aŭto-taŭgan urbon" (Protestoj kontraŭ tiu evoluo sloganis: Sendu la infanojn en la garaĝon por ke la aŭtoj povu ludi surstrate). Nur en la 1970-aj jaroj eŭropaj urboj komencis instali piedirajn zonojn sen aŭtomobiloj.

La aktuala situacio

Piedirantoj en nuna sociologio kaj urbanistiko

La rolo de piedirantoj en la sociologio de urboj estas neglektata en politiko, ĉar urboplanistoj kutime ne perceptas ilin kiel gravajn trafikantojn. La larĝaj trotuaroj el la industriiĝa epoko devis cedi al parklokoj aŭ biciklovojoj.

Akcidentorisko por piedirantoj

Piedirantoj portas altan riskon en trafiko. Laŭ aŭstra statistiko pri 2007[1] ili konsistigas 8 % de la vunditoj kaj pli ol 15 % de la trafikmortintoj.[2]

La risko kaj la severeco de vundiĝo estas ekstreme altaj: 93 % de piedirantoj envolvitaj en akcidento estis vunditaj, kvarono (25,1 %) de ĉiuj akcidintoj estis gravege vunditaj aŭ mortigitaj. (Por komparo: entute: 59,2 % / 15,5 %; aŭto-veturintoj: 52,4 % / 9,6 %; motociklintoj 91,7 % / 34,7 %).[3]

Nova iniciato el Nederlando strebas malmultigi la akcidentojn ne per pliaj kaj pliaj trafikŝildoj, sed kontraŭe per forigo de ili, tiel redonante la respondecon al la trafikpartoprenantoj mem laŭ la koncepto de "Komuna spaco".

Vidu ankaŭ

Literaturo

germane

  • Andrea Dittrich-Wesbuer, Erhard Erl: Zu Fuß unterwegs - Wissenswertes und Wünschenswertes zu einem unterschätzten Verkehrsmittel. In: Handbuch der kommunalen Verkehrsplanung. Heidelberg 2003, ISBN 3879074003
  • Institut für Landes- und Stadtentwicklungsforschung des Landes Nordrhein-Westfalen - ILS (Hrsg.): Zu Fuß mobil. Dortmund 2000, ISBN 3-8176-6158-4
  • Angelika Schlansky, Roland Hasenstab, Bernd Herzog-Schlagk: Gehen bewegt die Stadt - Nutzen des Fußverkehrs für die urbane Entwicklung. Berlin 2004, ISBN 3-922504-42-6

angle

  • John J. Fruin: Pedestrian Planning and Design. Metropolitan Association of Urban Designers and Environmental Planners. 1971.


Eksteraj ligiloj

Notoj kaj fontoj

  1. Kuratorium für Verkehrssicherheit (KfV): Verkehrsunfallstatistik 2007, Reihe Verkehr in Österreich, Heft 40, Vieno, Majo 2008, ISSN=1026-3969. Rete: pdf
  2. 4.201 de entute 53.211 vunditoj; 108 de 691 mortigitoj; nach KfV 2007, p. 25 kaj 31
  3. piedirantoj: akcidentintoj: 4.504; viktimoj: 4.309, vunditoj: 4.201, el tio vundegitoj: 972; laŭ KfV 2007, p. 26