Šumava: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q157290)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Šumava''', (prononcu ''Ŝumava'') estas 120 km longa montaro surlime inter [[Ĉeĥio]], [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]].
'''Šumava''' {{prononco|ŝumava}} {{lingv|cz|e}}, '''Böhmerwald''' {{prononco|'''b''o:'''''me<sup>r</sup>valt}} {{lingv|de|e}} = "Bohemia Arbaro", estas 120&nbsp;km longa montaro surlime inter [[Ĉeĥio]], [[Germanio]] kaj [[Aŭstrio]].
La plej alta monto en Germanio nomiĝas [[Großer Arber]] (1456&nbsp;m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas [[Plechý]] (''Plöckenstein'', 1378 m).
La plej alta monto en Germanio nomiĝas [[Großer Arber]] (1456&nbsp;m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas [[Plechý]] (''Plöckenstein'', 1378 m).


Linio 45: Linio 45:
{{projektoj|commonscat=Šumava}}
{{projektoj|commonscat=Šumava}}


[[Kategorio:Montaroj en Germanio]]
[[Kategorio:Montaroj en Aŭstrio]]
[[Kategorio:Montaroj en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Montaroj en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]
[[Kategorio:Turismaj lokoj en Ĉeĥio]]

Kiel registrite je 17:24, 8 nov. 2013

Šumava [ŝumava] ĉeĥe, aŭ Böhmerwald [bo:mervalt] germane = "Bohemia Arbaro", estas 120 km longa montaro surlime inter Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. La plej alta monto en Germanio nomiĝas Großer Arber (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas Plechý (Plöckenstein, 1378 m).

Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas Český Les (Ĉeĥa Arbaro), germane Oberpfälzer Wald (Supra-Palatinata Arbaro).

En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma nacia parko. La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.

Geografio

La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de Česká Kubice/Furth im Wald nord-okcidente al Vyšší Brod sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe Železná Ruda/Bayerisch Eisenstein kaj ĉe Strážný/Philippsreut. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.

La germana parto apartenas preskaŭ tute al Malsupra Bavario, kun anguleto en Supra Palatinato. La aŭstra parto apartenas al Malsupra Aŭstrio. La ĉeĥa parto dividiĝas inter Sudbohemia regiono (distrikto Prachatice) kaj Regiono Plzeň (distrikto Klatovy).

Meze de la Bohemia Arbaro fontas Řasnice, Varma Vultavo kaj Malvarma Vultavo, kiuj kune formas la riveron Vultavo. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la bar-lagon Lipno.

Turismo

Ekzistas biciklovojo inter Gerlova Huť - Nová Hůrka - Prášily - Srní. Tiu vojo estas parto de biciklovojo nombro 33.

Informobroŝuro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj