Hidroelektra centralo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24: Linio 24:
** [[Centralaro de la golfo James]], [[Kanado]], 16 500 MW
** [[Centralaro de la golfo James]], [[Kanado]], 16 500 MW
** [[Centralaro Manic-Outardes]], [[Kanado]], 10 500 MW
** [[Centralaro Manic-Outardes]], [[Kanado]], 10 500 MW
** [[Baraĵo Tri Gorĝoj]], [[Ĉinio]], unua kurento julio 2003, finpretigita en 2011, 18 200 MW

* Funkciontaj:
** [[Baraĵo Tri Gorĝoj]], [[Ĉinio]], unua kurento julio 2003, atendata finpretigo 2009, 18 200 MW


==Vidu ankaŭ==
==Vidu ankaŭ==

Kiel registrite je 18:35, 11 maj. 2014

A - rezervujo, B - elektra centralo, C - turbino, D - generatoro, E - enlasejo, F - kondukilo, G - altatensiaj dratoj, H - rivero

Hidroelektra centralo (aŭ Akvoelektra centralo) estas elektra centralo kiu uzas fluantan aŭ falantan akvon por movigi turbinon; (Hidraŭlika turbino). Ili troviĝas en rojoj kaj riveroj kun jes aŭ ne artefarita baraĵo. La niveldiferenco kaj la fluokvanto estas difinaj por la funkciado.

En Suda Ameriko tri kvaronoj de la elektra energio venas de hidroelektraj centraloj. La uzo de akvoforto (ankaŭ nomata "blanka karbo") ne alportas poluadon aŭ danĝeran radioaktivan restaĵon.

La aserto, ke "hidroelektraj centraloj estas rigardataj kiel produktiloj de verda energio" certe ne en ĉiuj kazoj validas. Precipe la grandaj projektoj de bariloj, plej aktuale la Baraĵo Tri Gorĝoj, kaŭzas severajn detruojn de la naturo kaj ofte okazas deviga translokigo de la enloĝantaro. La kalkulo, ĉu la gajno el la produktado de elektro, vere rekompensas al la detruaj sekvoj, ne ĉiam okazas honeste.

Kutime kun la akvobarilo estas ligitaj aliaj funkcioj (akvumo de agrikultura grundo, provizo de pura akvo por la industrio), kiuj ne ĉiam kaj ĉiumomente harmonias kun maksimuma produktado de elektra energio. La barilo retenas nutran ŝlimon kaj sablon, kiu estas bezonata en la malsupraj regionoj de la rivero kaj anstataŭenda per artefaritaj kemiaj produktoj.

Grandegaj neuzitaj kapacitoj troviĝas en la malgrandaj kaj adaptitaj projektoj, kiuj liveras elektran kurenton por vilaĝoj kaj malgrandaj urboj multe pli malmultekoste ol sunpaneloj.

Listo de kelkaj gravaj hidroelektraj centraloj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara