GNOME: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Mctpyt (diskuto | kontribuoj) ĝisdatigo de lastaj versioj; aliaj ŝanĝetoj |
Mctpyt (diskuto | kontribuoj) ĝisdatigo de bildo |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
| Nomo = GNOME |
| Nomo = GNOME |
||
| Logotipo = [[Dosiero:Gnomelogo.svg|64px]] |
| Logotipo = [[Dosiero:Gnomelogo.svg|64px]] |
||
| Bildo = [[Dosiero: |
| Bildo = [[Dosiero:GNOME Shell.png|250px]] |
||
| Priskribo = GNOME |
| Priskribo = GNOME 3.12 |
||
| Programisto = [http://live.gnome.org/ Skipo de programistoj] |
| Programisto = [http://live.gnome.org/ Skipo de programistoj] |
||
| Lasta_stabila_versio = 3.14.2 |
| Lasta_stabila_versio = 3.14.2 |
Kiel registrite je 05:59, 17 dec. 2014
GNOME | |
---|---|
GNOME 3.12 | |
Programisto | Skipo de programistoj |
Lasta stabila versio | 3.14.2 (13-a de novembro 2014) |
Lasta testa versio | 3.15.1 (30-a de oktobro 2014) |
Operaciumo | GNU, Linukso, BSD, Unikso |
Programlingvo | C, C++, C dieso, HTML, JavaScript, Vala, Perl, Python |
Lingvo(j) | 166 lingvoj |
Programtipo | grafika uzantinterfaco, grafika kodaro |
Permesilo | GPL, LGPL, MIT (libera programaro) |
Retejo | www.gnome.org |
GNOME estas grafika uzantinterfaco por diversaj *NIX-sistemoj, kiaj Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝangeblas per muso; tial la agordaj dosieroj estas kaŝitaj por kutimaj uzantoj.
La nomon “GNOME” (GNU Object Model Enviroment) eblas traduki el la angla kiel “objekt-modela medio de GNU”.
GNOME estas bazita sur la ilaro GTK+ (same kiel Xfce). Ĝi norme uzas la fenestrilon Metacity, sed povas uzi aliajn.
GNOME kontraŭ KDE
Kiam KDE aperis, ĝi uzadis la grafikan bibliotekon Qt, kiu tiam ne estis libera, sed nur senkosta (tamen, la kodo de KDE nun estas libera). Pro tio oni pensis, se la plej kompleta grafika programo por Linukso estas nelibera, tio estonte estus baro.
Samtempe aperis du malsamaj projektoj:
- Harmony, kiu celis skribi tute liberan funkciaron kongruan kun QT.
- GNOME, tute nova projekto gvidata de Miguel de Icaza kaj Federico Mena por krei kompletan grafikan uzantinterfacon.
Poste, kiam QT liberiĝis, tiu kialo malaperis, sed ambaŭ projektoj plu ekzistas, nun en pli sana konkurenco ol antaŭe; ambaŭ projektoj eĉ kunlaboras en aliaj grandaj projektoj, kiel freedesktop.
Esperantigo
Esperantigo antaŭeniras. Oni povas legi intervjuon kun kreinto de la malnova tradukprojekto. Intertempe la laboro de tiu tradukskipo endormiĝis kaj nun la tradukskipo de Ubuntuo okupiĝas pri la Esperantigo de GNOME - ili tradukas la pakaĵojn per la Ubuntu-programaro Launchpad kaj transigas la tradukaĵojn de tempo al tempo al GNOME.
Tradukstato
- septembro 2012 – 61% (eldono de GNOME 3.6)
- marto 2012 – 66% (eldono de GNOME 3.4)
- septembro 2011 – 60% (eldono de GNOME 3.2)
- aprilo 2011 – 48% (eldono de la tria versio)
- januaro 2011 – 32%
- septembro 2010 – 23%
- marto 2007 – 9%
- marto 2006 – 3%
Kiam oni eldonis la trian version de GNOME oni eĉ positive menciis la Esperantan tradukskipon pro ĝia progreso (jen ligilo).
GNOME-j programoj
- Nautilus: dosiera esplorilo
- GNOME Office: oficeja programaro kun tri programoj: AbiWord, Gnumeric kaj GNOME-DB
- Evolution: retpoŝtilo, kalendaro kaj organizilo por taskoj kaj kontaktoj
- Epiphany: TTT-legilo, kiu uzas la HTML-igmotoron Gecko (ankaŭ kun WebKit)
- gFTP: FTP-kliento (tamen ankaŭ Nautilus plenumas tiun rolon)
- Gedit: tekstredaktilo
- Evince: vidigo de PDF-dokumento
- Totem: multa komunikilo leganto
- Eye of GNOME: bildvidado
- File Roller: arkiva pakilo kaj malpakilo
- Ekiga: ret-telefonilo (H.323) kaj SIP
- GIMP: retuŝprogramon de fotografaĵoj (originala kreinto de GTK)
GNOME-aj distribuaroj
Jen kelkaj distribuoj, kiuj entenas GNOME kiel aprioran grafikan labormedion:
- Debian
- Edubuntu
- Fedora
- Gentoo
- Guadalinex
- Mint
- Linux XP
- Red Hat
- Red Hat Enterprise Linux
- OpenSUSE
- Ubuntu GNOME
- Ubuntu Studio