Cislajtio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 25 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q533534) |
Moldur (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 19: | Linio 19: | ||
* Arĥiduklando [[Malsupra Aŭstrio]] ("Aŭstrio sub [[Enns]]", 8) |
* Arĥiduklando [[Malsupra Aŭstrio]] ("Aŭstrio sub [[Enns]]", 8) |
||
* Duklando [[Bukovino]] (2) |
* Duklando [[Bukovino]] (2) |
||
* |
* [[Duklando Karintio]] (3) |
||
* Duklando [[Krajino]] (4) |
* Duklando [[Krajino]] (4) |
||
* Duklando [[Salcburgio]] (10) |
* Duklando [[Salcburgio]] (10) |
||
* Duklando [[Silezio]] ([[Supra Silezio]] kaj [[Malsupra Silezio]], 11) |
* Duklando [[Silezio]] ([[Supra Silezio]] kaj [[Malsupra Silezio]], 11) |
||
* |
* [[Duklando Stirio]] (12) |
||
* |
* [[Margrafujo moravia|Margraflando Moravio]] (9) |
||
* Princa graflando [[Tirolo]] (13), inkluzive de [[Vorarlbergo]] (15) |
* Princa graflando [[Tirolo]] (13), inkluzive de [[Vorarlbergo]] (15) |
||
* La [[Aŭstria Marbordo]] (adriatika, 7), konsistanta el |
* La [[Aŭstria Marbordo]] (adriatika, 7), konsistanta el |
Kiel registrite je 21:07, 18 dec. 2014
Cislajtio (laŭvorte: lando maltranse de Lajto) estis neoficiala esprimo por la norda-okcidenta parto de la aŭstra-hungara imperio, regata de aŭstra Vieno. La oficiala esprimo Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder (la reĝlandoj kaj regnoj reprezentataj en la imperia konsilio) estis tro longa por komforta uzo.
La parto regata de hungara Budapeŝto konforme estis nomata Translajtio. Speciala estis la situacio de Bosnio kaj Hercegovino, lando okupita en 1878 kaj parto de la imperio nur ekde 1908. Ĝi estis kolege regata de Cis- kaj Translajtio ("kunregaĵo").
La administrantaro de Cislajtio portis la epiteton "imperiestra-reĝa" (germane: kaiserlich-königlich = "k.k."), ĉar la habsburgaj regantoj havis interalie la titolojn de imperiestro de Aŭstrio kaj de reĝo de Bohemio.
Kiel montras la mapo, geografia difino estas malfacila, kaj la referenco al rivero Lajto estas nur figura. La rivero longas nur ĉ. 180 km, sed la limo inter Cis- kaj Translajtio estis, eĉ se ignori lokajn kurbiĝojn, multe pli longa ol 1000 km. Pli grava natura limo estis, ekzemple, la Karpatoj, kiuj disigis Translajtion disde Bukovino kaj Galicio, regataj de Aŭstrio.
Partoj de Cislajtio
Numeroj interkrampaj referencas al la mapo.
- Reĝlando Bohemio (1)
- Reĝlando Dalmatio (5)
- Reĝlando Galicio kaj Lodomerio (6)
- kun la grandduklando Krakovo kaj la duklandoj Auschwitz kaj Zator
- Arĥiduklando Supra Aŭstrio ("Aŭstrio super Enns", 14)
- Arĥiduklando Malsupra Aŭstrio ("Aŭstrio sub Enns", 8)
- Duklando Bukovino (2)
- Duklando Karintio (3)
- Duklando Krajino (4)
- Duklando Salcburgio (10)
- Duklando Silezio (Supra Silezio kaj Malsupra Silezio, 11)
- Duklando Stirio (12)
- Margraflando Moravio (9)
- Princa graflando Tirolo (13), inkluzive de Vorarlbergo (15)
- La Aŭstria Marbordo (adriatika, 7), konsistanta el
Etnoj de Cislajtio
Ankaŭ laŭ la loĝantoj Cislajtio tute ne estis unueca. Tie loĝis
- germanlingvaj aŭstroj
- ĉeĥlingvaj bohemianoj
- italoj
- kroatoj
- poloj
- rutenoj
- bosnianoj
- slovakoj
- slovenoj