Saltu al enhavo

Naŭatloj: Malsamoj inter versioj

2 553 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
 
Estas naŭatloj la antaŭhispanaj popoloj de [[Tlakskalanoj|Tlakskalo]], [[Chalco|Ĉalko]], Colulo kaj Akolhuakano. La meksikoj elstaras pro la fondo de [[Tenoĉtitlano]], en [[1325]], kaj pro sia influo super aliaj popoloj de la regiono, en kio aktuale estas la ŝtatoj [[Guerrero]], [[Hidalgo (subŝtato)|Hidalgo]], [[Estado de México|Meksiko]], [[Morelos]], [[Miĉoakano]] kaj [[Puebla]]; same kiel malgrandaj partoj de [[Oaxaca]], [[San Luis Potosí]], [[Verakruco]] kaj [[Tabasko]].
 
La naŭatloj alvenis al la centro de Meksiko, kaj tiele al teroj kiuj poste formos parton de la moderna ŝtato Meksiko, post la ĉiĉimekoj kaj konstituis, kiel notis Clavijero, “... sep tribojn de unu sama nacio... nome la Ksoĉimilkoj, Ĉalkoj, Tepanekoj, Akolhuoj, Tlahuikoj, [[Tlakskalanoj]] kaj [[Aztekoj]] (Meksikoj)<ref>Cecilio Agustín Robelo (1905). Biblioteca Porrúa. Imprenta del Museo Nacional de Arqueología, Historia y Etnología. ed (en Español). Diccionario de Mitología Nahua. México. pp. 851. ISBN 978-9684327955.</ref>”. Ili konstruis enormajn ekonomian, administran kaj militan povojn en la tuta [[valo de Meksiko]] kiu daŭris ĝis la alveno de la hispanaj konkerantoj, kiuj trudis al la indianaj popoloj novan formojn de vivo kaj organizado de la socio, bazita sur la espluatado de la homaj kaj naturaj resursoj, karakteraj de la koloniado.
 
En la momento de la [[Konkero de Ameriko]] fare de la hispana krono, la naŭatloj estis etendiĝinta al [[Centrameriko]] kaj ili disponis el gravaj setlejoj ĉe la deklivaro al la Pacifiko de [[Nikaragvo]], en la nordokcidenta pinto ([[Tezoatega]]), kaj en la istmo de [[Departamento de Rivas|Rivas]] borde de la [[Granda Lago de Nikaragvo|Granda Lago de Nikaragvo aŭ Kocibolka]]. Krome, estis komunumoj de naŭatloj ĉe la elfluejo de la [[rivero San Juan (Nikaragvo)|rivero Sankta Johano]], same kiel en la regiono de [[Bagaces]] ([[Kostariko]]) kaj en la baseno de la [[Sixaola]], en la landlima regiono inter Kostariko kaj [[Panamo]].
 
La naŭatloj riceviis diversajn nomojn laŭ la loĝata regiono:
* en Meksiko ili estis nomataj [[Aztekoj]] aŭ [[Meksikaj]]
* en Gvatemalo kaj Salvadoro, [[Pipiloj]]
* en Nikaragvo, [[Nikarao]]j aŭ Nikiranoj
 
==Bibliografio==
* Dakin, Karen (1981). La Evolución Fonológica del Protonáhuatl. Universidad Autónoma de México, México DF. ISBN 968-5802-92-0.
* León-Portilla, Miguel (1959). La filosofía nahuatl, estudiada en sus fuentes. 2ª ed. México, D.F.: UNAM.
* Limón Olvera, Silvia (2008). La religión de los pueblos nahuas. Colección: Enciclopedia Iberoamericana de Religiones 7. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-8164-972-7.
 
== Eksteraj ligiloj ==
* Terrence Kaufman: "The history of the Nawa language group from the earliest times to the sixteenth century: some initial results", 2001 [http://www.albany.edu/anthro/maldp/Nawa.pdf]
 
[[Kategorio:Historio de Meksiko]]
[[Kategorio:Historio de Nikaragvo]]
[[Kategorio:Historio de Salvadoro]]
[[Kategorio:Indianoj]]
[[Kategorio:Centrameriko]]
[[Kategorio:Mezameriko]]
241 766

redaktoj