Naŭatloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La nahuasnaŭatloj estas grupo de indiĝenaj popoloj de Mezameriko, al kiu apartenas la meksikoj kaj aliaj popoloj antikvaj de la Valo de Anahŭak kiu havis komune la naŭatlan lingvon. La terminoj meksikano, meksikameĥikano estas memnomigo posta al la fondo de Meksiko, same kiel meksikanero (en la ŝtato Durango). Ties ĉefa ligilo estis ilia lingvo, nome naŭatlameksika (en la sudo de Mezameriko) aŭ nahuat (en kelkaj marbordaj regionoj), krom grandaj similecoj en religio kaj mondorigardo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas naŭatloj la antaŭhispanaj popoloj de Tlakskalo, Ĉalko, Colulo kaj Akolhuakano. La meksikoj elstaras pro la fondo de Tenoĉtitlano, en 1325, kaj pro sia influo super aliaj popoloj de la regiono, en kio aktuale estas la ŝtatoj Guerrero, Hidalgo, Meksiko, Morelos, Miĉoakano kaj Puebla; same kiel malgrandaj partoj de Oaxaca, San Luis Potosí, Verakruco kaj Tabasko.

La naŭatloj alvenis al la centro de Meksiko, kaj tiele al teroj kiuj poste formos parton de la moderna ŝtato Meksiko, post la ĉiĉimekoj kaj konstituis, kiel notis Clavijero, “... sep tribojn de unu sama nacio... nome la Ksoĉimilkoj, Ĉalkoj, Tepanekoj, Akolhuoj, Tlahuikoj, Tlakskalanoj kaj Aztekoj (Meksikoj)[1]”. Ili konstruis enormajn ekonomian, administran kaj militan povojn en la tuta valo de Meksiko kiu daŭris ĝis la alveno de la hispanaj konkerantoj, kiuj trudis al la indianaj popoloj novan formojn de vivo kaj organizado de la socio, bazita sur la ekspluatado de la homaj kaj naturaj resursoj, karakteraj de la koloniado.

En la momento de la Konkero de Ameriko fare de la hispana krono, la naŭatloj estis etendiĝintaj al Centrameriko kaj ili disponis el gravaj setlejoj ĉe la deklivaro al la Pacifiko de Nikaragvo, en la nordokcidenta pinto (Tezoatega), kaj en la istmo de Rivas borde de la Granda Lago de Nikaragvo aŭ Kocibolka. Krome, estis komunumoj de naŭatloj ĉe la elfluejo de la rivero Sankta Johano, same kiel en la regiono de Bagaces (Kostariko) kaj en la baseno de la Sixaola, en la landlima regiono inter Kostariko kaj Panamo.

La naŭatloj ricevis diversajn nomojn laŭ la loĝata regiono:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cecilio Agustín Robelo (1905). Biblioteca Porrúa. Imprenta del Museo Nacional de Arqueología, Historia y Etnología. ed (en Español). Diccionario de Mitología Nahua. México. pp. 851. ISBN 978-9684327955.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dakin, Karen (1981). La Evolución Fonológica del Protonáhuatl. Universidad Autónoma de México, México DF. ISBN 968-5802-92-0.
  • León-Portilla, Miguel (1959). La filosofía nahuatl, estudiada en sus fuentes. 2ª ed. México, D.F.: UNAM.
  • Limón Olvera, Silvia (2008). La religión de los pueblos nahuas. Colección: Enciclopedia Iberoamericana de Religiones 7. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-8164-972-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Terrence Kaufman: "The history of the Nawa language group from the earliest times to the sixteenth century: some initial results", 2001 [1]