Andrea Doria: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
e Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
{{bibliotekoj|GND=119555476|LCCN=n/82/163205|VIAF=59091300}} |
{{bibliotekoj|GND=119555476|LCCN=n/82/163205|VIAF=59091300}} |
||
{{ |
{{Vivtempo|Doria, Andrea}} |
||
[[Kategorio:Admiraloj]] |
[[Kategorio:Admiraloj]] |
||
[[Kategorio:Italaj nobeloj]] |
[[Kategorio:Italaj nobeloj]] |
Kiel registrite je 07:27, 26 sep. 2018
Andrea Doria (naskiĝis la 30-an de novembro 1466 en Imperia, Ligurio; mortis la 25-an de novembro 1560 en Ĝenovo), estis itala nobelo, admiralo de la respubliko Ĝenovo kaj princo de Melfi.
Andrea Doria estis ido de tradicia ĝenova nobela familio, el kiu jam ekde jarcentoj venis multaj elstaraj mararmeestroj. Li kreskis sen patro, kaj poste servis unue al papo Inocento la 8-a, poste ankaŭ al aliaj italaj nobeloj, precipe al la familioj Montefeltro kaj Senigallia. En 1503 li en mararmeo de lia hejmurba respubliko apud la insulo Korsiko batalis kontraŭ franca armeo kaj kun la kunarmeanoj devigis la francan armeon retiriĝi el Ligurio. Poste li iĝis admiralo kaj fronte de la ĝenova mararmeo batalis kontraŭ la armeo de la otomana imperio kaj kontraŭ nordafrikaj piratoj.