Stefan Maul: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
*Falsaj amikoj - Schwierigkeiten im Wortschatz Esperanto-Deutsch ([[1992]] ĉe Pro Esperanto) |
*Falsaj amikoj - Schwierigkeiten im Wortschatz Esperanto-Deutsch ([[1992]] ĉe Pro Esperanto) |
||
*Deklingva Manlibro pri Politiko, kiel editoro ([[1994]] ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]) |
*Deklingva Manlibro pri Politiko, kiel editoro ([[1994]] ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]) |
||
*El verva vivo ĵurnalista ([[aŭtobiografio]]) ([[2005]] ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]) |
*[[El verva vivo ĵurnalista]] ([[aŭtobiografio]]) ([[2005]] ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]) |
||
== Bildaro == |
== Bildaro == |
Kiel registrite je 10:40, 5 nov. 2018
Stefan MAUL (naskiĝis la 25-an de septembro 1940 en Gundinci, Slavonio) - germana ĵurnalisto, teologo kaj esperantisto.
Kiel junulo multe aktivis en la Katolika Esperanto-movado i.a. kiel redaktoro de la katolika junulara gazeto "Birdo" (ekde 1960) kaj kiel redaktoro de la revuo "Espero Katolika" de IKUE (ekde 1966).
Maul estis fondinto (kune kun Torben Kehlet) kaj longe ĉefa motoro de la internacia magazino "Monato" (ĉefredaktoro de 1980 ĝis la fino de 1991 kaj de 1999 ĝis 2010). Li estas membro de la Akademio de Esperanto. De 1995 li estas docento de AIS San-Marino. Ĉion ĉi li plenumis honorofice, laborante ĝis emeritiĝo kiel politika redaktisto de germana ĵurnalo.
Verkoj
- Stef-po-emoj
- Germana ĵurnalisto komentas (1981)
- La Jaro 1981 (unua eldono de kalendaro, kiu poste aperis seninterrompe ĝis hodiaŭ)
- Manlibro pri Ĵurnalismo, kune kun Judith Junger (1982 ĉe TK/Stafeto, reeldono en 1989 ĉe FEL)
- Esperanto-Schnell-Kurs (reverko de kurso de Hans Koch; 1983 ĉe TK/Stafeto, reeldono en 1989 ĉe FEL)
- Pri kelkaj gravaj problemoj de l' Esperanto-movado (1987 ĉe FEL)
- Sub la signo de socia muzo, kune kun William Auld (1987 ĉe FEL)
- Vortaj (a)ludoj (1987 ĉe FEL)
- Falsaj amikoj - Schwierigkeiten im Wortschatz Esperanto-Deutsch (1992 ĉe Pro Esperanto)
- Deklingva Manlibro pri Politiko, kiel editoro (1994 ĉe FEL)
- El verva vivo ĵurnalista (aŭtobiografio) (2005 ĉe FEL)
Bildaro
-
Pri Kelkaj Gravaj Problemoj de l' Esperantomovado, 1986
-
Kovrilpaĝo de Manlibro pri ĵurnalismo, 1982
-
Kovrilpaĝo de Vortaj (a)ludoj, 1987
Bibliografio
- Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Nia diligenta kolegaro. Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj, p. 197-198, Sezonoj, Kaliningrado, Litova Esperanto-Asocio, Kaunas 2018, ISBN 978-609-95087-6-4
Eksteraj ligiloj
Trovu « Stefan Maul » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Monato sin (lin) prezentas
- OLE
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Stefan Maul en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo