El verva vivo ĵurnalista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El verva vivo ĵurnalista[1] estas membiografio de la kroatdevena germana esperantisto kaj ĵurnalisto Stefan Maul publikigita en 2005. La rakonto estas farita laŭ unua persono gramatika.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

Temas pri verko de facila legado pro sia strukturo kiel serio de mallongaj epizodetoj, kio havigas tre rapideman ritmon kaj komfortan legadon. Tiuj epizodetoj estas grupigitaj laŭ epokoj kaj temoj en tre diversaj 25 eroj:[2]

  • Impresoj infanaĝaj, pri memoroj de infano dum la Dua Mondmilito en Kroatio kaj en Germanio.
  • Fazo unua, priskribo de la historio de la familio, nome germanoj elmigrintaj iam el Nigra Arbaro al Slavonio, komercista vivo de patro kaj avo, pri la tuta parencaro. La infano loĝas kun la geavoj.
  • Karavano sufera, penoj dum la deviga reveturo al Germanio.
  • Hejmurbo provizora, instaliĝo en orienta Germanio, kie la germana parolata estas tute diferenca el tiu okcidenta parolata de ŝvaboj loĝintaj en Kroatio; la kroatan oni forgesas.
  • Mizero kaj espero, malfacila setliĝo dum la germana malvenko kaj alveno de germanaj eks-eksterlandaj rifuĝintoj.
  • Fazo dua, vivo de infano en la nova hejmo, lerneja sistemo.
  • Malsanoj danĝeraj, la infano havas komenciĝintan tuberkulozon kaj estas sendita al malsanulejo de monaĥinoj. Reveno hejmen al la familio.
  • Obsedo religia, la infano ricevas religian edukadon kaj eĉ iĝas messervanto. Religia kaj popola situacio en Germanio antaŭ kaj post la milito.
  • Problemoj financaj.
  • Malliberejo dua, al seminario en Regensburg, kontrasto inter la mallibereja vivo en la seminario (kvankam iel komforta) kaj la libereco de la kamparana vivo en la regiono. Priskribo de la regiono kaj partikulare de Wunsiedel.
  • Fazo prospera, progresoj pri vivokvalito kaj en la seminario kaj en la gimnazio de Regensbrug; translokiĝo al nova seminario (kaj gimnazio) en Weiden, pli proksime al Wunsiedel. Progreso lerneja, kaj hobioj; esperantistiĝo kaj vizito al unuaj kongresoj. Parolado de Ivo Lapenna impresis lin kaj estis la unua kiun li tute komprenis en Esperanto.
  • Fazo verda, entuziasmo esperantista kaj komenco en ĵurnalismo. Katolikaj kaj junulaj esperantaj medioj.
  • Krizaro familia, malriĉo, malsanoj, mensaj malfaciloj, sed ĉefe malkovro de familia sekreto kiu povas malhelpi lian pastriĝon.
  • Katastrofo persona, jam en sacerdota seminario matureco persona, labora kaj esperantista (ĵurnalista). Tamen akcidento suferita estante kun virino apartigas lin definitive el ebloj pastriĝi.
  • Studento libera, ekonomiaj malfacilaĵoj kaj translokiĝo al Munkeno kaj vivo de libera studento; dungo kiel redaktoro de eklezia gazeto, sed fiasko en ekzameno de eklezia juro, necesa por tio; solvo pri tio kaj veturo al Limburg/Lahn.
  • Spertiĝo ĵurnalista, ekvivo kiel profesia ĵurnalisto.
  • Kontakto brazila, rapida fianĉiĝo kun kuzino Hilde kiu estis loĝinta en Brazilo, kaj tuja geedziĝo.
  • Verda fazo dua, sekvoj de la Dua Vatikana Koncilio kaj malmodesta priskribo de la sukcesa unua ekumena kongreso. Tamen teruraj internaj malkonsentoj ene de la katolika esperantista movado: kabeo.
  • Progreso profesia, pri diversaj gazetoprojektoj. Translokiĝo al Augsburg, grava ĵurnalisto kaj krome proparolisto de la episkopo. Akiro de kampardomo kiel dua loĝejo.
  • Ĉefredaktoro portempa, gazeto por maljunuloj, maldungo kaj jurproceso. Ambicia plano por internacia gazeto "pri politiko, ekonomio kaj kulturo", en la internacia lingvo, nome Semajno kiu estu ĉiusemajna.
  • Fazo lasta, Nova posteno en nova gazeto en Leutkirch, kie li zorgas pri ekleziaj aferoj, politiko kaj internaciaj aferoj.
  • Gazeto unika, transiro de la fiaskinta projekto de la ĉiusemajna gazeto Semajno al ĉiumonta gazeto Monato. Ties sekvoj: lingvaj problemoj, manlibroj, kalendaro, ktp. Esperanto-kurso, kaj Esperanto-klubo en la urbo. Pro problemoj kun la ĉef-redaktoro Zobel, eliro el la gazeto kaj el Leutkirch kaj reveno al Augsburg. Ĉeso el ĉefredaktoreco en Monato kaj novaj engaĝiĝoj en Tutmonda Ĵurnalista Esperantista Asocio (TEĴA) kaj en Fondaĵo Alois Meiners (FAME).
  • Fazo degenera, problemoj pri sano, familio kaj laboro. Ĵurnalismo ŝanĝiĝis en la lasta jardeko: oni preferas distron kaj "bulvardan" gazetaron. Teknikaj ŝanĝoj. Malbona sperto dum partopreno en asocio de bangladeŝanoj. Redukto de laboro kaj reveno al ĉefredaktoreco en Monato. Eliro el FAME kaj malfondigo de TEĴA. Emeritiĝo.
  • Postparolo.
  • Sekvas listo de verkoj de Stefan Maul.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stefan Maul, El verva vivo ĵurnalista, FEL, Antverpeno, 2005,
  2. Tamen la strukturo ne estas tre regula.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]