Stefan Maul

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Maul
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1940 (1940-09-25) (83-jaraĝa)
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Stefan MAUL (naskiĝis la 25-an de septembro 1940 en Gundinci, Slavonio) - germana ĵurnalisto, teologo kaj esperantisto.

Kiel junulo multe aktivis en la Katolika Esperanto-movado kiel redaktoro de la katolika junulara gazeto Birdo / La Alta Flugo (organo de la junulara sekcio de IKUE, 1960-63) kaj ankaŭ kiel redaktoro de Kristana Ekumeno (1963-65), Kontakto (1966-67), Espero Katolika de IKUE (1966-71) kaj Internacia Ĵurnalisto (1991-2004)[1].

Maul estis fondinto (kune kun Torben Kehlet) kaj longe ĉefa motoro de la internacia magazino "Monato" (ĉefredaktoro de 1980 ĝis la fino de 1991 kaj de 1999 ĝis 2010).

Li estis prezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA (1991-2003), prezidanto de la FAME-fondaĵo (1994-99), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2007) kaj la unua direktoro de ties Lingva Konsultejo (1999-2007)[1].

De 1995 li estas docento de AIS San-Marino. Ĉion ĉi li plenumis honorofice, laborante ĝis emeritiĝo kiel politika redaktisto de germana ĵurnalo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Talpo (=Stefan Maul) en bildstria serio, Monato 1981

Esperanto-gazetoj redaktitaj de Stefan Maul[redakti | redakti fonton]

  • Birdo / La Alta Flugo
  • Kristana Ekumeno
  • Kontakto
  • Espero Katolika
  • Monato
  • La Strobilo
  • Internacia Ĵurnalisto

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Halina Gorecka & Aleksander Korĵenkov, Stefan Maul jubileas, La Ondo de Esperanto, la 25-an de septembro 2020

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Stefan Maul » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»