Sulua maro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e RG72 movis paĝon Sulua Maro al Sulua maro anstataŭigante alidirektilon
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 07:33, 31 jan. 2019

La Sulua maro estas okcidenta parto de la Pacifiko. Ĝi limas nordokcidente kun insula ĉeno dominata fare de la insulo Palavano (oranĝkolore markita en la dekstra mapo) de la Filipinoj, nordorience kun la insularo Bisajoj, kiuj konsistigas la centran parton de la Filipinoj, sudoriente kun la Zamboanga Duoninsulo (en tri nuancoj de verdo markita en la dekstra mapo) kaj insula ĉeno el la insulo Basilano, la insularoj Suluo kaj Tavi-Tavio, kaj sudokcidente kun la subŝtato Sabaho (grize markita en la dekstra mapo) de Malajzio, parto de la insulo Borneo. Sian nomon la maro havas de la insularo Suluo. Nordokcidente, trans la norda insula ĉeno, najbaras la Sudĉina maro, kaj sudoriente, trans la suda insula ĉeno, la Sulavesa maro.