Jules Verstraeten: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Forigis la dosieron 1955_Jules_Verstraeten_(1915-2007).jpeg forigitan el la Komunejo de Fitindia: No permission since 23 November 2020 |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
{{Informkesto homo |
{{Informkesto homo |
||
| nomo= Jules Verstraeten |
| nomo= Jules Verstraeten |
||
| dosiero= |
| dosiero= |
||
| priskribo= Esperanto-aktivulo |
| priskribo= Esperanto-aktivulo |
||
| pseŭdonomo = |
| pseŭdonomo = |
Kiel registrite je 20:21, 3 mar. 2021
Jules Verstraeten | |
---|---|
Esperanto-aktivulo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1915 en Antverpeno |
Morto | 2007 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto • nederlanda |
Nacieco | flandro |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • komercisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Historio de la Esperanto-grupo "La Verda Stelo" |
Jules VERSTRAETEN [ĵil verstrate] (naskiĝis la 22-an de januaro 1915, mortis la 17-an de septembro 2007) estis flandra esperantisto. Li lernis Esperanton, kiam li estis militkaptito en Aŭstrio dum la dua mondmilito. Ekaktivis en la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1950 kiel sekretario, kaj en la Reĝa Belga Ligo Esperantista kiel administranto. En 1957 li ricevis la arĝentan medalon Pro merito de la antverpena Esperanto-grupo. Li estis LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj vicprezidanto de la nova Belga Esperanto-Federacio ekde ĝia fondiĝo en 1960, redaktoro-respondeculo de la antverpena revuo Esperanto-novaĵoj de 1963 ĝis decembro 1979. Verstraeten estis prezidanto de la antverpena Esperanto-grupo La Verda Stelo en 1969 kaj 1970, kiam li iĝis honora prezidanto de la grupo.
En 1982 Jules Verstraeten verkis la historion de la Esperanto-grupo, kiu eldoniĝis sub la titolo Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.
Pro liaj multegaj meritoj en la Esperanto-movado kaj precipe en Antverpeno, oni honore al li starigis fonduson por la subtenado kaj plibeligado de la iama Esperanto-domo de Antverpeno. En Codji, Benino, estis inaŭgurita Lernejo Jules Verstraeten kiel esprimo de danko pro lia multjara financa subteno.
Bildaro
-
Loka Kongresa Komitato; UK de Esperanto 1960, Bruselo.
-
Jules Verstraeten dum prelego en 1977.