Yrjö Väisälä: Malsamoj inter versioj

Salti al navigilo Salti al serĉilo
66 bitokojn aldonis ,  antaŭ 14 jaroj
sen resumo de redaktoj
e
'''Yrjö VÄISÄLÄ''' (naskiĝis la [[6-an de septembro]] [[1891]] en [[Kontiolahti]], mortis la [[21-an de julio]] [[1971]] en [[Rymättylä]]) estis [[Finnlando|finna]] [[Astronomio|astronomo]], geodeziisto kaj fizikisto. Li estis esperantisto.
 
Yrjö Väisälä studis matematikon, fizikon kaj astronomion en la Universitato de [[Helsinki]]. Li komencis sian karieron kiel asekura matematikisto. En 1918–1925 li estis dungito de la Geodezia Instituto de Finnlando kaj tie spertiĝis pri triangulado. En 1924 li akiris la postenon de profesoro pri fiziko en la Universitato de [[Turku]], kie li baldaŭ plivastigis sian sciencan kampon al profesoreco pri astronomio. En 1951 li estis nomita akademiano, la plej granda honoro, kiun sciencisto tiutempe povis havi en Finnlando.
 
Dum sia vivo Väisälä estis konata unuavice kiel astronomo, sed konstantan famon donis al li la metodo mezuri longon utiligante interferon de blanka lumo; uzo de lia metodo disvastiĝis al la tuta mondo. En geodezio, lian metodon sukcesis anstataŭi nur la modernaj satelito-bazaj mezurteknikoj. Eĉ tiajn li iel antaŭvidis provante distanco-mezuradon per fotado de fulmlumoj alten levitaj per balonoj, aŭ de eksplodantaj raketfajraĵoj, sed la tiutempa fota tekniko ne ebligis sufiĉan precizon.
En optiko li estis ne nur teoriulo: sub lia gvido oni tajlis rimarkindajn astronomiajn spegulojn kaj lensojn. En siaj lekciaj notoj li prezentis la principon de la tiel nomata [[Schmidt-teleskopo]] jam antaŭ Schmidt, kaj poste faris plibonigon (''astronomia fotilo Schmidt-Väisälä'') al ĝi. Li ankaŭ evoluigis metodojn por mezuri kaj certigi la kvaliton de optikaj iloj, precipe de la surfacoj de astronomiaj speguloj. Unu lia provo estis plurspegula teleskopo, sed ĝin ne eblis sufiĉe stabiligi per la tiama rimedaro, kaj la unua tia ekfunkciis nur en 1987 helpata de aktiva rego-tekniko.
 
En astronomio li elpensis novan metodon trovi asteroidojn sur astrofotoj kaj ankaŭ metodon rapide kalkuli la orbiton de la trovita planedeto. Kune kun sia esplorgrupo li trovis kaj determinis 807 [[Asteroido|asteroidojn]] kaj 7 [[Kometo|kometojn]]. En la 1950-jaroj la universitato ekhavis novan astronomian observejon en Tuorla. Tie Väisälä komencis esplorojn pri la rotacio de la Tero, precipe pri la eta variado de la direkto de ĝia akso, kaj tiel li revenis, per astronomio, al sia antaŭa studobjekto geodezio. La mezuradon li faris per t.n. zenitaj teleskopoj, kiujn li konstruis. Tiaj teleskopoj estis la plej precizaj iloj por determini la pozicion de la norda poluso ĝis la 1980-jaroj, kiam radioastronomio anstataŭigis ilin uzante la forajn kvazarojn kiel senmovan fonon de referenco.
 
La plej rimarkindaj el la kometoj trovitaj de li estas probable ''40P/Väisälä 1'' (trovita en 1939) kaj ''139P/Väisälä-Oterma'' (trovita kune kun lia kolegino [[Liisi Oterma]] kaj unue identigita kiel asteroido ''1939 TN'').
 
Unu kratero (diametro 8 km, en la Ŝtorma Maro) sur la [[Luno]] estas nomita omaĝe al li, same la asteroido ''1573 Väisälä''. La kosmoesplora centro de la Universitato de Turku portas la nomon ''Väisälä-Instituto por Kosma Fiziko kaj Astronomio'', akronime (el la angla nomo) ''VISPA''.
 
Yrjö Väisälä havis tian kleron kaj lertecon en solvado de problemoj, ke li estis ŝerce nomata, laŭ la loko de lia observatorio, ''la Sorĉisto de Tuorla''. Ekzistas ankaŭ tiunoma libro (''Tuorlan taikuri'', en la finna) pri li. – Li havis du fratojn, kiuj elstariĝis en siaj branĉoj de naturscienco: Kalle Väisälä estis matematikisto kaj Vilho Väisälä meteologo.
Sennoma uzanto

Navigada menuo