Lingvoanstataŭado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
e Lingva anstataŭado alinomita al Lingvoanstataŭado: Estu ne "lingva anstataŭado", sed "lingvoanstataŭado", ĉar ĉe "lingva anstataŭado" oni ne nepre scias kio estas anstataŭata. Cetere, la formo estas pli kongrua al aliaj terminoj
Pep pou (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Lingva anstataŭado''' estas [[Sociolingvistiko|sociolingvistika]] termino, kiu rilatas al procezo, fine de kiu [[lingva komunumo]] fariĝas parto de alia lingva komunumo pro forlaso de sia [[lingvo]].
'''Lingvoanstataŭado''' estas [[Sociolingvistiko|sociolingvistika]] termino, kiu rilatas al procezo, fine de kiu [[lingva komunumo]] fariĝas parto de alia lingva komunumo pro forlaso de sia [[lingvo]].


La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko kaj la redukto de la lingvo-uzado en ties parolantaro, la redukto de la parolantaro kaj de [[uzo-sfero]]j. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj [[lingva interfero|lingvaj interferoj]], en la ŝanĝiĝo de la [[normoj pri lingvo-uzado]] kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.
La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko kaj la redukto de la lingvo-uzado en ties parolantaro, la redukto de la parolantaro kaj de [[uzo-sfero]]j. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj [[lingva interfero|lingvaj interferoj]], en la ŝanĝiĝo de la [[normoj pri lingvo-uzado]] kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.

Kiel registrite je 21:53, 10 sep. 2007

Lingvoanstataŭado estas sociolingvistika termino, kiu rilatas al procezo, fine de kiu lingva komunumo fariĝas parto de alia lingva komunumo pro forlaso de sia lingvo.

La forlaso de la grupa lingvo evidentiĝas per iom-post-ioma geografia izoliĝo kaj teritoria malkresko kaj la redukto de la lingvo-uzado en ties parolantaro, la redukto de la parolantaro kaj de uzo-sferoj. Tiu ĉi regreso montriĝas kiel konsekvenco de la perdo de uzo-sferoj, ankaŭ per la malkresko de la interna diverseco, en la unuflankaj lingvaj interferoj, en la ŝanĝiĝo de la normoj pri lingvo-uzado kaj en ties perdo de valoro por la lingvanoj.

La lingva anstaŭado povas finiĝi per plena malapero de lingvo. Tio povas esti la celo de difinita lingvopolitiko per lingvoplanado.

Por mezuri la uzadon de lingvo laŭlonge de ies vivo, aŭ pli ofte laŭlonge de diversaj generacioj de lingva komunumo, oni uzas la indicon de asimilado. Tiu datumo konsistas en la procento de homoj kun difinita denaska lingvo, kiuj hejme pli ofte parolas alian.

La ŝlosila momento de la procezo de lingva anstataŭado okazas, kiam lingva komunumo fariĝas du-lingva en alian lingvon, la sama por ĉiuj ties membroj, al kiu ĝi iom post iom transdonas sian lojalecon. Tiu ĉi transdono de lojalo povas antaŭi la akiron de kompetento en la nova lingvo kaj sekve povas fariĝi fundamenta kialo de la dulingviĝo kaj anstataŭado. Tamen tiu ĉi dulingviĝo tuŝas nur la regresan lingvon kaj ne la hegemonan aŭ ekspansian, tiel ke temas pri unuflanka dulingvismo.

Aliaj karakterizaĵoj de la stato de minoritatigo kaŭzita de la procezo de lingva anstataŭado estas la lingva intermeto kaj la unuflanka kaj amasa interfero tuŝanta ĉiujn subsistemojn de la lingvo. La intermeto kaj la interfero malhelpas la ĝisdatigon de la lingvo per propraj rimedoj kaj ties videbleco de la flanko de aliaj lingvaj komunumoj.

La lingva anstataŭado estas mala al la procezo de lingvonormaligo kaj, sekve, estas parte aŭ plene inversigebla. La procezoj de lingva normaligado rezultas ankaŭ el lingvo-planado kaj, tial, devenas el konscia lingvo-politiko, por kies plenumo necesas politika potenco. Ankaŭ la lingvomorto estas inversigebla, kiel tion pruvis la hebrea, sed necesas escepte pozitivaj cirkonstancoj, kiel montras, negative, la irlanda.

La intergeneracia transdono kaj la socia reprezentado, kiun la parolantoj havas pri sia lingvo, estas la ĉefaj variabloj en la anstataŭada procezo.

Historio

La fiksado kaj ĝeneraligo de la terminoj substitution far Antoine Meillet kaj shift far Leonard Bloomfield komeciĝis ĉ. 1930. Poste laboris super ĝi Karl W. Deutsch (1953), Morris Swadesh (1948), Uriel Weinreich (1953) kaj Joshua Fishman (ekde 1964).

Vidu ankaŭ: