Arta lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
plia materialo pri diversaj skoloj, kaj pri personaj / sekretaj lingvoj
Jim Henry (diskuto | kontribuoj)
→‎Personaj lingvoj: + Paul Burgess
Linio 17: Linio 17:


===Personaj lingvoj===
===Personaj lingvoj===
'''Personaj lingvoj''' estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili,<ref>[http://archives.conlang.info/wu/seifi/phirqondal.html "Average life of a conlang"], mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, aŭgusto 2008</ref> sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj uzas ilin multe por personaĵoj, ekzemple por verki taglibrojn. Kelkaj eĉ iĝas pli-malpli fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas [[Taneraic]] de Javant Biarujia, K de [[Robert Dessaix]], [[Vabungula]] de Bill Price, [[Loglio]] de Marcos Cramer, kaj [[gjâ-zym-byn]] de Jim Henry.
'''Personaj lingvoj''' estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili,<ref>[http://archives.conlang.info/wu/seifi/phirqondal.html "Average life of a conlang"], mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, aŭgusto 2008</ref> sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj uzas ilin multe por personaĵoj, ekzemple por verki taglibrojn. Kelkaj eĉ iĝas pli-malpli fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas [[Taneraic]] de Javant Biarujia, mna Vanantha de Paul Burgess,<ref>[http://archives.conlang.info/ji/phoelque/bhilvheilghian.html "Introducing Paul Burgess and his radioactive imagination!"], mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, marto 2003</ref> K de [[Robert Dessaix]], [[Vabungula]] de Bill Price, [[Loglio]] de Marcos Cramer, kaj [[gjâ-zym-byn]] de Jim Henry.


En la angla la termino "hermetic language" estas uzata de kelkaj farantoj de tiaj personaj lingvoj; pli-malpli "kaŝlingvo" aŭ "sekreta lingvo", sed kun ia kromsenco de mistikismo. Javant Biarujia priskribas sian [[Taneraic]], "privata negoco inter la mondo ĉirkaŭ mi kaj la mondo en mi; publikaj vortoj simple ne povis garantii al mi la privatan esprimon, kiun mi celis."<ref>[www.phreacs.com.au/tanerai/ Taneraic on the Web]</ref> Robert Dessaix diras pri sia K: "Mi volis vortojn, kiuj priskribis la realon. Do mi elpensis ilin."<ref>[http://www.abc.net.au/rn/arts/ling/stories/s693291.htm "The Language of K"], ''Lingua Franca'', 19 December 1998</ref> <!-- kiam mi finverkos mian artikolon pri homoj fluaj en sia persona lingvo, mi aldonos tre trafan diron de Jim Hopkins pri sia Itlani, "Itlani estas la lingvo de mia animo". -->
En la angla la termino "hermetic language" estas uzata de kelkaj farantoj de tiaj personaj lingvoj; pli-malpli "kaŝlingvo" aŭ "sekreta lingvo", sed kun ia kromsenco de mistikismo. Javant Biarujia priskribas sian [[Taneraic]], "privata negoco inter la mondo ĉirkaŭ mi kaj la mondo en mi; publikaj vortoj simple ne povis garantii al mi la privatan esprimon, kiun mi celis."<ref>[www.phreacs.com.au/tanerai/ Taneraic on the Web]</ref> Robert Dessaix diras pri sia K: "Mi volis vortojn, kiuj priskribis la realon. Do mi elpensis ilin."<ref>[http://www.abc.net.au/rn/arts/ling/stories/s693291.htm "The Language of K"], ''Lingua Franca'', 19 December 1998</ref> <!-- kiam mi finverkos mian artikolon pri homoj fluaj en sia persona lingvo, mi aldonos tre trafan diron de Jim Hopkins pri sia Itlani, "Itlani estas la lingvo de mia animo". -->

Kiel registrite je 23:21, 9 sep. 2008

Arta lingvo estas konstruita lingvo kreita por uzo en arta verko aŭ por esti arta verko en si mem. Tiele, ĝi kontrastas al praktikcela planlingvofilozofia lingvo. Dum tiu lasta esence estas komunikilo aŭ esplorilo, artaj lingvoj vere estas artaĵoj.

La kategorioj ne estas ekzluzivaj; se la kreinto de lingvo celas ĝin esti kaj bela kaj utila, ĝi povas esti arta lingvo kaj ankaŭ helplingvo, filozofia lingvo aŭ eksperimenta lingvo.

La terminon "arta lingvo" oni jam en la frua tempo de Esperanto uzis por planlingvojkonstruitaj lingvoj ĝenerale; ĝi uziĝas plurfoje en "Esenco kaj Estonteco de la Internacia Lingvo" de L. L. Zamenhof kaj aliaj liaj verkoj por priskribi Esperanton, Volapukon ktp. Pli lastatempe ĝi uziĝis kontraste al "planlingvo" kaj "internacia helplingvo" por signifi la lingvojn, kiujn homoj kreis ĉefe por artaj kaj ne por praktikaj celoj. Ĉi tiu artikolo temas pri "artaj lingvoj" laŭ ĉi tiu pli moderna uzo.

Estas diversaj skoloj pri la farado de artaj lingvoj, ĉefe la naturisma skolo, kiu celas fari lingvojn kun natureca komplikeco kaj historia profundo, aparte per farado de fikcia pralingvo el kiu oni evoluigas unu aŭ plurajn aliajn artajn lingvojn. Tiel faris J. R. R. Tolkien, ekzemple, en sia familio de elfaj lingvoj, kaj Mark Rosenfelder en sia familio Verdurian. Aliaj skoloj faras lingvojn intence malnaturajn, kredeble parolataj de ne-homaj estaĵoj, aŭ lingvojn tiel regulajn kiel ekz. Esperanto sed sen ties helplingva celo.

Specoj de artaj lingvoj

Fikcilingvoj

Vidu ĉefartikolon: Fikcilingvo

Fikcilingvo estas lingvo, kiun homo konscie konstruis kontekste de fikcia mondo. Iujn oni faras por doni kredeblon, alimondecon, aŭ realismon al fikcia verko; je aliaj, la lingvo mem estas la ĉefa celo, kaj la fikcia mondo estas nur skeĉe farita por doni kontekston al la lingvo.

Mikrolandaj lingvoj

Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj. Verŝajne la plej fama estas Talossan de R. Ben Madison, uzata oficiale de la Reĝlando de Talossa kaj parolata flue de manpleno da talosaanoj.

Personaj lingvoj

Personaj lingvoj estas lingvoj kreitaj por la propra uzo de la kreinto. Multaj el ties kreintoj faras multajn personajn lingvojn kaj ne multe uzas iun ajn el ili,[1] sed iuj faras unu lingvon tre detale dum multaj jaroj, kaj uzas ilin multe por personaĵoj, ekzemple por verki taglibrojn. Kelkaj eĉ iĝas pli-malpli fluaj parolantoj de sia lingvo. Ekzemploj inkluzivas Taneraic de Javant Biarujia, mna Vanantha de Paul Burgess,[2] K de Robert Dessaix, Vabungula de Bill Price, Loglio de Marcos Cramer, kaj gjâ-zym-byn de Jim Henry.

En la angla la termino "hermetic language" estas uzata de kelkaj farantoj de tiaj personaj lingvoj; pli-malpli "kaŝlingvo" aŭ "sekreta lingvo", sed kun ia kromsenco de mistikismo. Javant Biarujia priskribas sian Taneraic, "privata negoco inter la mondo ĉirkaŭ mi kaj la mondo en mi; publikaj vortoj simple ne povis garantii al mi la privatan esprimon, kiun mi celis."[3] Robert Dessaix diras pri sia K: "Mi volis vortojn, kiuj priskribis la realon. Do mi elpensis ilin."[4]

Ŝercaj lingvoj

Ŝercaj lingvoj estas lingvoj kreitaj ĉefe por amuzo. La humoro povas deveni el amuza sono de la lingvo, aŭ el satiraĵo pri iu aspekto de lingvoj. Ekzemploj inkluzivas Europanto, DiLingo, kaj Oou de Sonja Elen Kisa. Oni povas distingi ŝercajn lingvojn, kiuj estas pli-malpli memstaraj artaj lingvoj, de lingvo-ludoj kiuj modifas naturan lingvon en ŝerca maniero (ekz. Pig Latin surbaze de la angla, aŭ Verlan surbaze de la franca).


Vidu ankaŭ

  1. "Average life of a conlang", mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, aŭgusto 2008
  2. "Introducing Paul Burgess and his radioactive imagination!", mesaĝaro en la listgrupo CONLANG, marto 2003
  3. [www.phreacs.com.au/tanerai/ Taneraic on the Web]
  4. "The Language of K", Lingua Franca, 19 December 1998

Bibliografio

Barnes, Myra E. Linguistics and languages in science fiction - fantasy New York: Arno Press, 1974 (196 p.)