FreeBSD: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
CarsracBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ar:فري بي.‌إس.‌دي
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ar:فري بي ‌إس ‌دي
Linio 17: Linio 17:
[[Kategorio:Unikso-similaj sistemoj]]
[[Kategorio:Unikso-similaj sistemoj]]


[[ar:فري بي.‌إس.‌دي]]
[[ar:فري بي ‌إس ‌دي]]
[[bat-smg:FreeBSD]]
[[bat-smg:FreeBSD]]
[[be:FreeBSD]]
[[be:FreeBSD]]

Kiel registrite je 18:50, 13 okt. 2008

FreeBSD estas operaciumo el familio de Uniksoj, kiu evoluiĝis de AT&T UNIX tra branĉo de Berkeley Software Distribution (BSD). Ĝiaj prauloj estas 386BSD kaj 4.4BSD. FreeBSD subtenas na Intel x86 (IA-32) komputiloj, DEC Alpha, Sun UltraSPARC, IA-64, AMD64, PowerPC, ARM kaj NEC PC-9801 platformoj. Ankaŭ ekzistas versio por Microsoft Xbox [1]. Subteno por MIPS estas atingebla en la 8-CURRENT (testa, oficie ne eldonita) branĉo.

Oni nomas FreeBSD "nekonata giganto inter liberaj operaciumoj"[2]. Kvankam ĝi ne enhavas kodon de orignala UNIX, ĝi estas tute Uniks-kompatebla kaj subtenas ĉiujn uniksajn API[3]. Ĝi estas fama por ĝia stabileco, kaj pro tio ofte uzata en ret-serviloj. En listo de 50 serviloj kun plej longa uptime, publikita far Netcraft ĉiusemajne, FreeBSD aperas plej ofte [4]. Tio signifas, ke krizaj eraroj ne okazas en tiuj serviloj kaj ke kernaj promocioj ankaŭ ne estas necesaj.

La disvolvo de FreeBSD estas centrala: la kerno, peliloj de disponaĵoj kaj plej gravaj sistemaj programoj, kiel la ŝelo, estas disvolvitaj en la sama koda arbo. Tio tute malsimilas al Linukso, en kiu la kerno, sistemaj iloj kaj utilaĵoj estas disvolvitaj aparte kaj poste oni ilin pakas en distribuojn, ĉiu distribuo je sia propra maniero.

Notoj kaj referencoj

  1. FreeBSD/xbox Project. The FreeBSD Project. Alirita 2007-03-01.
  2. Why FreeBSD. IBM. Alirita 2008-01-28.
  3. IBM.com, Pohlmann, Frank, Why FreeBSD, retrieved 16 December 2007
  4. Sites with longest running systems by average uptime in the last 7 days. Netcraft. Alirita 2007-03-01.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-komputiko