Andreu Buenafuente: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nuligis version 2192424 de AFT1 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Neniu resumo de redakto
Linio 4: Linio 4:
== Kariero ==
== Kariero ==
=== Radio ===
=== Radio ===
Buenafuente komencis en ĵurnalismo en [[1982]] kiam estis 17jara, en Radio Popular de Reus ([[COPE]]), pri sportoj. En [[1989]] prezentis propran programon en la [[Cadena SER|SER Catalunya]], ''El Terrat''. Kun la celo elekti siajn proprajn kunlaborantojn fondis [[El Terrat]], lia privata entrepreno dediĉata al la televida,radia kaj komerca produktado, sub la nomo de la radioprogramo kiun li prezentis en la radio.
Buenafuente komencis en [[ĵurnalismo]] en [[1982]] kiam estis 17jara, en Radio Popular de Reus ([[COPE]]), pri sportoj. En [[1989]] prezentis propran programon en la [[Cadena SER|SER Catalunya]], ''El Terrat''. Kun la celo elekti siajn proprajn kunlaborantojn fondis [[El Terrat]], lia privata entrepreno dediĉata al la televida, radia kaj komerca produktado, sub la nomo de la radioprogramo kiun li prezentis en la radio.
Dum la somero [[2002]] prezentis en la [[Cadena SER]] la programon ''"La isla de los mosquitos"'', kie miksis inĝeniajn frazojn kun muziko.
Dum la somero [[2002]] prezentis en la [[Cadena SER]] la programon ''"La isla de los mosquitos"'', kie miksis inĝeniajn frazojn kun muziko.



Kiel registrite je 11:56, 25 feb. 2009

Andreu Buenafuente

Andreu Buenafuente Moreno naskiĝis en Reus, Tarragona (Katalunio) Hispanio, la 24-a de januaro 1965. Buenafuente estas hispana humuristo, prezentisto kaj produktisto, li ankaŭ estas la vicprezidanto de la televidkanalo La Sexta. Li estas la fondinto de la aŭdvida produktejo El Terrat, kiu estas unu el la akcionistoj de la televidkanalo.

Kariero

Radio

Buenafuente komencis en ĵurnalismo en 1982 kiam estis 17jara, en Radio Popular de Reus (COPE), pri sportoj. En 1989 prezentis propran programon en la SER Catalunya, El Terrat. Kun la celo elekti siajn proprajn kunlaborantojn fondis El Terrat, lia privata entrepreno dediĉata al la televida, radia kaj komerca produktado, sub la nomo de la radioprogramo kiun li prezentis en la radio. Dum la somero 2002 prezentis en la Cadena SER la programon "La isla de los mosquitos", kie miksis inĝeniajn frazojn kun muziko.

Televido

Liaj unuaj televidaj aperoj estis en TV3 kiel kunlaboranto de Miquel Calçada Olivella en la televidprogramo "Persones humanes" kaj poste en la programoj Al ataque de Antena 3, prezentita de Alfonso Arús kaj en Tot per l'audiència de TV3, prezentita de Javier Sardà. La sukceso daŭris en tiu ĉu televidkanalo per Sense Títol en 1995 , kaj ĝiaj sekvaĵoj Sense Titol 2 en 1996 kaj Sense Titol, Sense Vacances en 1997, Sense Títol S/N (Sense Numero) en 1998, kaj ĉefe la La Cosa Nostra en 1999: 268 programoj de lundo ĝis ĵaŭdo ĉiusemajne. En junio 2004 li finis tiun programon kaj Buenafuente akceptis la proponon de Antena 3 labori naciskale, en simila programo nomata Una Altra Cosa.

La 11-a de januaro 2005 la nova programo estis elsendita: Buenafuente. Elsendata en la sekcio de late night marde, merkrede kaj ĵaŭde, ĝi akiris grandnombran spektantaron, eĉ pli ol atendite en la unuaj monatoj. Post du jaroj da elsendado ĝi estis renovigita por pliaj jaro, sed definitive ne plu elsendis la programon la 28-a de junio 2007, pro deklivo de la spektantoj.

La 26-a de julio 2007 li anoncis ke sia programo estos elsendata en La Sexta, konservante la saman nomon kaj la saman formaton. La unua tago de elsendado estis la 17-a de septembro je la 00:00

Mardoe, la 23-a de septembro 2008, dum la celebrado de la 500-a elsendado, la prezidento de La Sexta, Emilio Aragón Álvarez, nomumis lin kiel la vicprezidento de la televidkanalo.


Kino

En kino, Santiago Segura kalkulis je li por la sagao de Torrente: Torrente: El brazo tonto de la ley, Torrente 2: Misión en Marbella kaj Torrente 3: El protector. Li ankaŭ aktoris en "Lo mejor que le puede pasar a un cruasán", kaj li dublis en la hispanan la voĉo de Jeffrey Tambor en "Hellboy 2: El ejército dorado".

Interreto

En Interreto, Andreu Buenafuente kaj Santi Millán kreis la projekton Captura.org, pri spontana cifereca fotografiado.

Publikigaĵoj

Li kunlaboris en la periodaĵoj Diari de Tarragona, Sport, El País, Nou Diari, kaj La Vanguardia, kaj aliaj kunlaboroj en El País Semanal, Dominical ByN, kaj en la revuo Marie Claire. Cetere, li havas diversajn libroj en la merkato kiuj plejparte estas kompilaĵoj de humuraj monologoj.

Libroj

  • "El Terrat", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Sense Llibre", 40.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Digue'm Agosarat" kaj "Cosas Nuestras", 150.000 ekzempleroj (en la kataluna kaj hispana).
  • "Hem De Parlar", 70.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Allò Que Dèiem", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "Lo Dudo Mucho" (kompilaĵo de hispanlingvaj artikoloj publikigitaj en tagĵurnaloj kaj revuoj).
  • "Què T'Anava A Dir?", 50.000 ekzempleroj (en la kataluna).
  • "No Sé Si M'Explico" (en la kataluna).
  • "Com va la vida" (en la kataluna).
  • "He Dit"/"He Dicho" (en la kataluna kaj hispana) kun la monologoj de la televidprogramo de Antena 3 Buenafuente.
  • "Com anava dient"/"Como iba diciendo" (en la kataluna kaj hispana).
  • "Ja ho deia jo"/"Digo yo" (en la kataluna kaj hispana).
  • "Como ser Español" (en la kataluna kaj hispana) rakontas la plej tipajn hispanajn morojn el kataluna vidpunkto.

Captura.org

Captura.org naskiĝis la 16-a de septembro 2002 de la manoj de Santi Millán kaj Andreu Buenafuente, dum plena sukceso de la cifereca fotogradiado. En la komenco estis donacitaj fotiloj al diversaj amikoj por foti spontanaĵojn; la rondo de "kaptistoj" kreskis kaj kreiĝis la Fotoblogo.

Ekde la komencoj ĝis la duono de 2005 la nombro de konstantaj fotistoj de Captura.org estis formata de Andreu Buenafuente, Santi Millán, José Corbacho, Jaime Muñoz, Francesc Fàbregas, Eduard Soto, Pep Poblet, Eloi Yebra, Blanca Portillo, Jon Sistiaga, Carlos Latre, Quimi Portet, Mikel Urmeneta, Ferran Adrià, Juan Calvo, Bigas Luna, Lorena Berdún, Paz Padilla, Luis Enrique, Javier Coronas, Florentino Fernández, Elsa Pataky, Josep Maria Pou, Carles Sans, Conrad Son, Manel Fuentes, Pere Escobar, Gemma Mengual, Miguel Ángel Rodríguez 'El Sevilla' kaj Santiago Segura.

Ekde septembro 2005 la membroj estas Andreu Buenafuente, Santi Millán, Eduard Soto, Mikel Urmeneta, Jon Sistiaga, Omar Ayyashi, Francesc Fàbregas, Raúl Cimas, Miqui Puig, Fermí Fernandes, Javier Coronas, Mia Font, Marta Peiró, Jordi Ríos, Carles Sans, Albert Jodar, José Corbacho, Blanca Portillo, Sergio Millán, Vane Villar, Santi Suárez-Baldrís, Pep Poblet, inter aliaj kiu kformas la grupon "Kaptistoj".

Premioj

Dum lia tuta kariero, Buenafuento ricevis multnombrajn premiojn, inter ili la Premio Ondas. En 2007 ricevis la premion Micrófono de Oro, kiun li neis akcepti ĉar ĝi ankaŭ estis donita al la ĵurnalisto de la televidkanalo COPE, Federico Jiménez Losantos.

Li ankaŭ estis premiita kiel plej bona prezentisto kune al Gran Wyoming en vertele.com, kaj plej frue en 2008 ricevis la premion Premio ATV.


Eksteraj ligoj