Princo-elektisto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e roboto modifo de: fr:Prince-électeur |
e roboto aldono de: ar:أمير ناخب |
||
Linio 30: | Linio 30: | ||
{{LigoLeginda|de}} |
{{LigoLeginda|de}} |
||
[[ar:أمير ناخب]] |
|||
[[bg:Курфюрст]] |
[[bg:Курфюрст]] |
||
[[cs:Kurfiřt]] |
[[cs:Kurfiřt]] |
Kiel registrite je 18:28, 1 apr. 2009
Princoj-elektistoj (germane Kurfürsten, komparu: pragermane kuri=elekto, latine electores) en Sankta Romia Imperio ekde la fino de la 12-a jarcento decidis pri la elekto de la germana reĝo, kiu samtempe havis la titolon Romia imperiestro.
Origine ili estis sep:
- ĉefepiskopo de Majenco (la plej supera kanceliero de Germanio)
- ĉefepiskopo de Treviro (la plej supera kanceliero de Italio)
- ĉefepiskopo de Kolonjo (la plej supera kanceliero de Burgundio)
- reĝo de Bohemio (la plej supera verŝisto)
- palatinata grafo de Rejno (la plej supera tablisto)
- duko de Saksio (la plej supera marŝalo)
- margrafo de Brandenburgio (la plej supera ĉambelano)
Ŝanĝoj dum la 17-a kaj 18-a jarcento
Dum la 17-a kaj 18-a jarcento okazis kelkaj ŝanĝoj.
- 1623 Dum la Tridekjara Milito, la palatinata grafo Frederiko la 5-a perdas la princo-elektistecon al sia kuzo, la duko Maksimiliano la 1-a de Bavario. La antaŭa palatinata elektisteco estas nun bavaria.
- 1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ĝin al la Palatinato. Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.
- 1708 La duklando Brunsvigo-Luneburgo (Braunschweig-Lüneburg, ankaŭ nomata duklando Hanovro) ricevas naŭan elektistecon. La nova princo-elektisto de Hanovro en 1714 heredas ankaŭ la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a, do tiel la britaj reĝoj havis en la 18-a jarcento kunelektorajton pri la germana reganto.
- 1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". La nombro de princoj-elektistoj estas nun ree ok.
Reordigo kaj fino
En la Reichsdeputationshauptschluss (la lasta leĝodona decido de la Sankta Romia Imperio) 1803 okazis granda reordigo de la elektistecoj. Anstataŭ la antaŭe sep, ok aŭ naŭ princoj-elektistoj estu nun dek. Tiu decido tamen ne havis praktikajn konsekvencojn, ĉar jam en 1806 la Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti, kaj en la tri interaj jaroj ne okazis iu elekto.