Louis Lambert: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kunteksto
Verkado kaj publikigo
Linio 14: Linio 14:


En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''Les Proscrits'' ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''<small><ref>Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.</ref></small>. Tiu verketo estis publikigita (kune kun ''La Peau de chagrin'', kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de [[1831]]-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (''Romans et contes philosophiques'')<small><ref>Saintsbury, p. xii.</ref></small>.
En [[1831]], Balzac publikigis novelon titolitan ''Les Proscrits'' ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la [[14-a jarcento]]. La verko esploras variajn temojn rilate al [[metafiziko]] kaj [[mistikismo]], kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de [[iluminismo]] kaj [[klerismo]]. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo [[Emanuel Swedenborg]], kies teorioj jam ĉie senseblas en ''Les Proscrits''<small><ref>Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.</ref></small>. Tiu verketo estis publikigita (kune kun ''La Peau de chagrin'', kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de [[1831]]-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (''Romans et contes philosophiques'')<small><ref>Saintsbury, p. xii.</ref></small>.

== Verkado kaj publikigo ==
[[Dosiero:Saché Castle.jpg|thumb|left|250px|Balzac verkis ''Louis Lambert'', dum li estis restadanta en la [[kastelo de Saché]], proksime al [[Tours]].]]
En [[majo]] [[1832]], Balzac spertis kapvundon, kiam lia ĉareto kraŝis en pariza strato. Kvankam li ne estis grave vundita, li iom poste skribis al amiko pri sia timo, ke "''kelkaj eroj en la mekanismo de mia cerbo eble malalĝustiĝis''"<small><ref>Maurois, p. 195.</ref></small>. Lia kuracisto konsilis al li, ke li iom ripozu kaj ne plu skribu aŭ cerbumu dum iom da tempo. Post kiam li resaniĝis, la verkisto decidis travivi la someron en la [[kastelo de Saché]], ekster la urbo [[Tours]], kune kun familia amiko nomita Jean de Margonne<small><ref>Maurois, pp. 195–196; Robb, p. 201.</ref></small>.

Dum en Saché, li verkis mallongan romanon titolitan ''Biografia notico pri Louis Lambert'', rilate al malsocietema, genia knabo interesanta pri metafiziko. Samkiel ''Les Proscrits'', ''Louis Lambert'' fariĝis por Balzac tre utila ilo por esplori la ideojn, kiuj jam de longe fascinis lin, precipe tiujn de Swedenborg kaj [[Louis Claude de Saint-Martin]]. Li esperis, ke la verko "''kaŭzus impreson de nekontestebla supereco''"<small><ref>Maurois, p. 199.</ref></small> kaj fariĝus "''glora repliko''" al la kritikistoj, kiuj ridindigis lian intereson pri metafiziko<small><ref>Robb, p. 201.</ref></small>.

La romano estis unue eldonita kiel parto de la ''Novaj filozofiaj noveletoj'' fine de [[1832]]. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "''fuŝita misakuŝo''", kaj li ekis reverki ĝin<small><ref>Maurois, p. 221.</ref></small>. Al tiu teda laboro helpis gramatikisto, kiu akceptis provlegi la verkon kaj onidire trovis "''mil erarojn''" en la teksto. Kiam li revenis hejmen, la verkisto "''ploris pro malespero kaj pro tiu kolerego, kiu posedas vin, kiam vi agnoskas viajn erarojn post tiel peniga laboro''"<small><ref>Robb, pp. 235–236.</ref></small>.

Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, ''Intelekta historio de L.L.'', estis publikigita en unu volumo en [[1833]]. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo ''Louis Lambert'' : ĝi estis aldonita, kune kun ''Les Proscrits'' kaj la posta romano ''[[Séraphîta]]'', al volumo titolita ''Mistika libro'' ("Le Livre mystique")<small><ref>Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.</ref></small>.


[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]
[[Kategorio:Romanoj de la Homa Komedio]]

Kiel registrite je 08:26, 12 apr. 2009

Samkiel sia kreinto Honoré de Balzac, Louis travivas sian adoleskecon en la kolegio de Vendôme, legante multajn librojn kaj suferante pro la punoj plenumitaj de la instruistoj.

Louis Lambert estas romano verkita en 1832 de la franca romanisto kaj dramisto Honoré de Balzac (1799-1850). Ĝi apartenas al la sekcio "Filozofiaj studoj" (Études philosophiques) de lia ampleksa romanserio La Homa Komedio. La intrigo de la romano plejparte disvolviĝas en lernejo de la franca urbeto Vendôme, kaj rilatas al la vivo kaj teorioj de genia knabo fascinita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg (1688-1772).

Balzac verkis Louis Lambert somere de 1832, kiam li estis restadanta kune kun amikoj en la kastelo de Saché. Eldoniĝis entute tri eldonoj kun tri malsamaj titoloj. La romano entenas nur minimuman intrigon, kaj plivole emfazas la metafizikajn ideojn de sia genia protagonisto pere de lia ununura amiko (kiu finfine aperas esti Balzac mem). Kvankam la romano ne estas tipa ekzemplo de la realisma stilo, pro kiu Balzac famiĝis, ĝi proponas interesan bildigon de lia propra junaĝo. Specifaj detaloj kaj okazaĵoj rilate al la vivo de la verkisto – inkluzive de punoj kaj socia ostracismo – sugestas, ke la libro fakte estas duonfikcia aŭtobiografio.

Kiam li estis studento en Vendôme, Balzac verkis eseon titolitan Traktato pri Volo, kiu estas en la romano priskribita kiel verko de Louis Lambert. La eseo komentas la filozofion de Swedenborg kaj de aliaj, kvankam Balzac fakte ne serioze esploris tiujn konceptojn antaŭ posta periodo de sia vivo. Inter la ideoj analizitaj en la eseo kaj alie en la romano estas ekzemple la apartigo inter interna kaj ekstera ekzisto, la rolo de anĝeloj, spirita klerismo sed ankaŭ la rilato inter genio kaj frenezo.

Kvankam kritikistoj senindulge mallaŭdis la romanon, Balzac daŭre opiniis, ke ĝi proponis valoran vidpunkton pri filozofio, precipe pri metafiziko. Kiam li establis la bazan strukturon de la Homa Komedio, li decidite lokis Louis Lambert en la sekcion Filozofiaj studoj. La verkisto denove pritraktis la samajn temojn en sia posta romano Séraphîta, pri senseksa anĝela kreitulo.

Kunteksto

En 1832, Honoré de Balzac jam estis sufiĉe fama verkisto. La dua el kvin infanoj, Balzac estis sendita al la oratorana kolegio de Vendôme (Loir-et-Cher) dum sia oka jaro[1]. Li revenis el tiu lernejo post ses jaroj, malsana kaj malforta. Li sekve estis instruita de guvernistoj kaj privataj lernejoj dum du jaroj kaj duono, antaŭ ol eniri la universitaton Sorbonne en Parizo. Post tri studjaroj kiel jursekretario, li enloĝiĝis en malgrandan subtegmentan ĉambron kaj ekverkis literaturajn tekstojn[2].

Liaj unuaj provaĵoj, publikigitaj sub variaj kaŝnomoj, estis malmultekoste presitaj, malaltkvalitaj romanoj. Li en 1829 finfine publikigis romanon en sia propra nomo : Les Chouans montriĝis modesta sukceso, kiu tamen ne sufiĉis por nuligi la grandan monŝuldon de la verkisto[3]. Li sekve rapide famiĝis pere de serio da sukcesaj romanoj, inkluzive de La Physiologie du mariage (1829), Sarrasine (1830), and La Peau de chagrin (1831)[4].

En 1831, Balzac publikigis novelon titolitan Les Proscrits ("La Ekzilitoj") : ĝi temis pri du poetoj, nomitaj Dante kaj Godefroid de Gand, kiuj vizitis la universitaton Sorbonne komence de la 14-a jarcento. La verko esploras variajn temojn rilate al metafiziko kaj mistikismo, kaj ĉefe priskribas spiritan serĉadon de iluminismo kaj klerismo. Balzac junaĝe estis grave influita de la sveda filozofo Emanuel Swedenborg, kies teorioj jam ĉie senseblas en Les Proscrits[5]. Tiu verketo estis publikigita (kune kun La Peau de chagrin, kiu ankaŭ iom pritraktas metafizikon) kiel parto de 1831-kolekto titolita "Filozofiaj romanoj kaj noveletoj" (Romans et contes philosophiques)[6].

Verkado kaj publikigo

Balzac verkis Louis Lambert, dum li estis restadanta en la kastelo de Saché, proksime al Tours.

En majo 1832, Balzac spertis kapvundon, kiam lia ĉareto kraŝis en pariza strato. Kvankam li ne estis grave vundita, li iom poste skribis al amiko pri sia timo, ke "kelkaj eroj en la mekanismo de mia cerbo eble malalĝustiĝis"[7]. Lia kuracisto konsilis al li, ke li iom ripozu kaj ne plu skribu aŭ cerbumu dum iom da tempo. Post kiam li resaniĝis, la verkisto decidis travivi la someron en la kastelo de Saché, ekster la urbo Tours, kune kun familia amiko nomita Jean de Margonne[8].

Dum en Saché, li verkis mallongan romanon titolitan Biografia notico pri Louis Lambert, rilate al malsocietema, genia knabo interesanta pri metafiziko. Samkiel Les Proscrits, Louis Lambert fariĝis por Balzac tre utila ilo por esplori la ideojn, kiuj jam de longe fascinis lin, precipe tiujn de Swedenborg kaj Louis Claude de Saint-Martin. Li esperis, ke la verko "kaŭzus impreson de nekontestebla supereco"[9] kaj fariĝus "glora repliko" al la kritikistoj, kiuj ridindigis lian intereson pri metafiziko[10].

La romano estis unue eldonita kiel parto de la Novaj filozofiaj noveletoj fine de 1832. Jam komence de la sekva jaro, la verkisto tamen deklaris, ke ĝi estis "fuŝita misakuŝo", kaj li ekis reverki ĝin[11]. Al tiu teda laboro helpis gramatikisto, kiu akceptis provlegi la verkon kaj onidire trovis "mil erarojn" en la teksto. Kiam li revenis hejmen, la verkisto "ploris pro malespero kaj pro tiu kolerego, kiu posedas vin, kiam vi agnoskas viajn erarojn post tiel peniga laboro"[12].

Ege pliampleksigita kaj reviziita romano, Intelekta historio de L.L., estis publikigita en unu volumo en 1833. Balzac, daŭre malkontenta, ankoraŭ reverkis la tekston - kiel li kutimis fari inter eldonoj - kaj aldonis al la verko serion da leteroj skribitaj de la genia knabo, sed ankaŭ detalan priskribon de liaj metafizikaj teorioj. Tiu fina eldono estis publikigita sub la pli simpla titolo Louis Lambert : ĝi estis aldonita, kune kun Les Proscrits kaj la posta romano Séraphîta, al volumo titolita Mistika libro ("Le Livre mystique")[13].

  1. Robb, p. 12; Maurois, p. 29.
  2. Robb, pp. 27–53.
  3. Robb, pp. 145-174.
  4. Robb, pp. 162–186; Maurois, pp. 155–180.
  5. Hunt, p. 37; Dedinsky, p. 45; Oliver, pp. 112–113.
  6. Saintsbury, p. xii.
  7. Maurois, p. 195.
  8. Maurois, pp. 195–196; Robb, p. 201.
  9. Maurois, p. 199.
  10. Robb, p. 201.
  11. Maurois, p. 221.
  12. Robb, pp. 235–236.
  13. Bertault, p. 73; Saintsbury, p. xii.