Pejzaĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:04, 13 dec. 2004

Pejzaĝo estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la homa okulo, en pli vasta senco ankaŭ al la homa intelekto aŭ al la scienco.
Tradicie pejzaĝo signifis speciale plaĉaspektan, pitoreskan, romantikan ktp. panoramon. Hodiaŭ oni ankaŭ parolas pri ekzemple urba kaj industria, eĉ en figura senco pri lerneja, muzea aŭ hospitala pejzaĝoj kvankam la vorto substrukturo en ĉi lastaj kazoj pli konvenus. Laŭ la genezo eblas distingi naturan pejzaĝon kaj kulturan pejzaĝon, kiu lasta estas produkto kaj de la naturo kaj de la homo kaj ties socio. Pejzaĝoj ĉiam vekis la specialan interesiĝon de pentristoj, fotografoj kaj verkistoj.


vidu ankaŭ: