Lexicon Silvestre: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 24: Linio 24:
Por financi la verkon estis fondita "subtena asocio" ([[germana lingvo|germane]] ''Förderverein "Lexicon Silvestre"'').
Por financi la verkon estis fondita "subtena asocio" ([[germana lingvo|germane]] ''Förderverein "Lexicon Silvestre"'').
Ĝi agas sur la principo de la strikta egalrajteco de ĉiuj etnaj lingvoj.
Ĝi agas sur la principo de la strikta egalrajteco de ĉiuj etnaj lingvoj.
==Bibliografio==

* Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. ''Förderverein Lexicon Silvestre e.V. '', Eberswalde, 86 p. ISBN 3-931 262-8-01 {{eo}}
==Eksteraj ligoj==
==Eksteraj ligoj==
{{el}}[http://www.fh-eberswalde.de/lexsilv/homepage.htm Retejo de la subtena asocio] (de, en, es, fr)
{{el}}[http://www.fh-eberswalde.de/lexsilv/homepage.htm Retejo de la subtena asocio] (de, en, es, fr)

Kiel registrite je 20:31, 11 sep. 2009

Lexicon Silvestre [LEKsikon silVEStre] (latine: arbara leksikono) estas plurlingva terminaro pri arbaristiko. Esperanto estas ne nur unu el la lingvoj, sed la gvida lingvo de la difinoj kaj historie estis la "ekiga elemento" de la projekto.

La terminologia projekto Lexicon Silvestre komenciĝis en 1981, kiam kelkaj esperantistaj forst-sciencistoj decidis ellabori terminaron. Ĝi estis kunordigata de Karl-Hermann Simon, kiu ankaŭ redaktis la librajn eldonaĵojn; ĉefaj kunaŭtoroj estis Ingward Ullrich kaj Horst Weckwerth. En la serĉo de kunlaborantoj kaj koncerne la terminiologian metodikon Detlev Blanke tre subtenis la projekton. Kontribuis ankaŭ multaj anoj de IFRE (Internacia Forstista Rondo Esperantlingva), interalie Boris Dimitrov Marinov.

En 1992 aperis la unua provekzemplero libroforma kaj estis prezentita kadre de la centjara jubileo de "Internacia Asocio de Forstfakaj Esplorinstitutoj" (IURFO) en Berlino. Intertempe aperis sep volumoj en po pluraj lingvoj (cs, de, en, eo, et, fr, hr, lv, ro, ru, sl, sq, tr). En 1999 aperis kiel suplemento "Nomaro de la forsta ligneca flaŭro de Eŭropo" de Ullrich, kun terminoj en la latina, germana kaj Esperanto.

Kvankam ĉiuj kontribuantoj laboris senpage, la kostoj por la eldonado estas konsiderindaj. La uzo de Esperanto en tiu verko kaŭzis rifuzon ĉe certaj instancoj kaj rezultigis neeblon ricevi subvenciojn. Por financi la verkon estis fondita "subtena asocio" (germane Förderverein "Lexicon Silvestre"). Ĝi agas sur la principo de la strikta egalrajteco de ĉiuj etnaj lingvoj.

Bibliografio

  • Simon, Karl-Herman (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V. , Eberswalde, 86 p. ISBN 3-931 262-8-01 esperante

Eksteraj ligoj

grekeRetejo de la subtena asocio (de, en, es, fr) grekeArtikolo pri la projekto (eo)