Dika intesto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 6: | Linio 6: | ||
|align="center"|[[dosiero:Dickdarm-Schema.jpg|170px]] |
|align="center"|[[dosiero:Dickdarm-Schema.jpg|170px]] |
||
|align="center" rowspan="2"|[[dosiero:Digestive system diagram |
|align="center" rowspan="2"|[[dosiero:Digestive system diagram eo.svg|230px]] |
||
|- |
|- |
||
|valign="top"| |
|valign="top"| |
Kiel registrite je 09:28, 15 mar. 2010
La dika intesto (latine: Intestinum crassum) estas la lasta parto de la digesta sistemo ĉe homoj kaj multaj bestoj. La dika intesto komenciĝas per la cekumo kaj ĝia lasta parto estas la anuso. Ĝi konsistas el 7 partoj nomataj cekumo, ascenda kojlo, transversa kojlo, descenda kojlo, sigmoido, rektumo kaj anuso.
Strukturo kaj funkciado
La homa dika intesto:
|
Strukturo
La dika intesto havas diametron de ĉirkaŭ ses centimetroj kaj estas ĉirkaŭ 1,5 metrojn longa. Ĝi ne havas vilojn. Ĉe iuj mamuloj (inkluzive de la homo troviĝas poŝoj de la dika intesto, la tiel nomataj poŝoj (latine: Haustra, Haustra coli), disigitaj de Plicae semilunaris coli. Laŭ la kutima vandstrukturo de la digestas sistemo la dika intesto havas longecan kaj ringan muskolaron. La longeca muskolaro estas dikigita ĉe iuj mamuloj.
Funkcio
Funkcioj de la dika intesto estas:
- Rea resorbado de akvo
(vidu ankaŭ ĉe kojlo, entute po ĉirkaŭ 1,5 litroj tage kun eblo de plialtiĝo ĝis faktoro du aŭ tri) - stokado de la fekaĵo ĝis elĵeto
(vidu ankaŭ ĉe rektumo), - resorbado de elektrolitoj en la sangon,
- sekreciado de muko,
- defendo kontraŭ bakterioj kaj malsanoj.
Malsanoj de la dika intesto
- Apendicito (latine: Appendizitis)
- Crohn-malsano
- Infektoj de la dika intesto, kiel ekzemple tuberkulozo
- Kancero
Kirurgio
La kirurga operacio, kiu forprenas tiun organon nomiĝas kolektomio. Ĝi povas konsisti el forpreno de la tuta kojlo (kompleta kolektomio), de la dekstra kojlo (dekstra duonkolektomio, de la maldekstra (maldekstra duonkolektomio) aŭ de segmento de la kojlo (segmenta kolektomio). Ĝia rezulto povas esti artefarita anuso aŭ kolostomio.