Dnestro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: pt:Rio Dniestre |
e roboto modifo de: vi:Dnister |
||
Linio 82: | Linio 82: | ||
[[tt:Днестр]] |
[[tt:Днестр]] |
||
[[uk:Дністер]] |
[[uk:Дністер]] |
||
[[vi: |
[[vi:Dnister]] |
||
[[yi:נעסטער]] |
[[yi:נעסטער]] |
||
[[zh:德涅斯特河]] |
[[zh:德涅斯特河]] |
Kiel registrite je 03:29, 24 sep. 2010
La rivero Dnestro (ukraine Дністер/Dnister, moldave/rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр/Dnestr, dum antikvaj tempoj latine Tyras) estas 1.352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.
Akvofluo
La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.
Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.
Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.
Ekonomio
La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.
Urboj
La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde
- En Ukrainio:
- Stari-Sambir, Sambir, Novi-Rosdil, Ĵidaĉiv, Ĥodoriv, Haliĉ, Jesupil, Horodenka, Zaliŝĉiki, Ĥotin, Novodnistrovsk, Sokiriani
- Ĉe la limo inter Ukrainio kaj Moldavio:
- Otaci, Mogiliv-Podilskij, Jampil, Soroca
- En Moldavio:
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la regiono Ĉednestrio, pridiskutata inter subtenantoj de regiona sendependismo, Moldavio kaj Ukrainio.
Retaj ligiloj
- rivera mapo, anglalingva
- la rivero en la germana leksikono Meyer de la jaro 1888 (volumo 5, paĝo 15)
- rememoroj pri la rivero, germanlingvaj