Grandprinco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: he:הנסיך הגדול |
SieBot (diskuto | kontribuoj) e robota aldono de: sk:Veľkoknieža |
||
Linio 94: | Linio 94: | ||
[[pl:Wielki książę]] |
[[pl:Wielki książę]] |
||
[[ru:Великий князь]] |
[[ru:Великий князь]] |
||
[[sk:Veľkoknieža]] |
|||
[[sr:Велики жупан]] |
[[sr:Велики жупан]] |
||
[[sv:Storfurste]] |
[[sv:Storfurste]] |
Kiel registrite je 01:25, 16 jan. 2011
Grandprinco aŭ granda princo (latine Magnus Princeps; ruse kaj ukraine Великий князь, Velikij knjaz; beloruse Вялíкий князь, Vjaliki knjaz; germane Großfürst, finne Suuriruhtinas, dane Storfyrste, svede Storfurste, kroate knez, serbo-kroate veliki župan/велики жупан, litove Didysis kunigaikštis, hungare Nagyfejedelem; ĉeĥe Velkokníže, pole Wielki książę) estas nobela titolo pli alta ol princo (aŭ Fürst) kaj malpli alta ol imperiestro aŭ caro.
En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni tradicie uzas la vorton por grandduko ankaŭ por grandprinco (ekz-e de Moskvo aŭ Litovio); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu de:Großfürst, en:Grand prince).
Grandprinco origine estis titolo de suverena reganto de iu "grandprinclando" (aŭ grandduklando se oni ne distingas la du titolojn), sed tiaj grandprinclandoj jam de longe ne plu ekzistas. La lastaj tiel nomataj "grandprinclandoj" malaperis en 1917 kaj 1918, sed jam antaŭ tio la grandprinclandoj Litovio, Finnlando kaj Transilvanio estis partoj de aliaj, pli grandaj monarĥiaj regnoj (Pollando-Litovio, Rusa imperio kaj Aŭstrio-Hungario), kaj la titolo "grandprinco" estis nura aldona titolo por monarĥoj jam havantaj pli altan (reĝan/caran aŭ imperiestran) titolon. La lasta reganto kies plej alta titolo estis "grandprinco" estis Ivano la 4-a en la 16-a jarcento antaŭ ol li eknomis sin "caro".
"Grandprinco" (Velikij knjaz) estas ankaŭ rusa titolo por alparoli familianojn de la rusa caro (ekde la 17-a jarcento), kvankam tiuj grandprincoj neniam estis suverenaj regantoj.
Grandduklandoj/Grandprinclandoj
Regataj de grandprincoj.
- 1276-1547 Grandprinclando Moskvo – iĝis Rusa carlando
- 1203-1795 Grandprinclando Litovio – finiĝis per la Dispartigoj de Pollando
- 1765-1918 Grandprinclando Transilvanio, parto de Aŭstrio-Hungario – iĝis parto de Rumanio
- 1809-1917 Grandprinclando Finnlando, aŭtonoma parto de Rusio – iĝis memstara respubliko