Anna Walentynowicz: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 39: Linio 39:
[[Kategorio:Viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010]]
[[Kategorio:Viktimoj de la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010]]


[[be-x-old:Анна Валентыновіч]]
[[be-x-old:Ганна Валентыновіч]]
[[cs:Anna Walentynowiczová]]
[[cs:Anna Walentynowiczová]]
[[de:Anna Walentynowicz]]
[[de:Anna Walentynowicz]]
[[en:Anna Walentynowicz]]
[[en:Anna Walentynowicz]]
[[fi:Anna Walentynowicz]]
[[fr:Anna Walentynowicz]]
[[fr:Anna Walentynowicz]]
[[it:Anna Walentynowicz]]
[[it:Anna Walentynowicz]]
Linio 49: Linio 50:
[[pt:Anna Walentynowicz]]
[[pt:Anna Walentynowicz]]
[[ru:Валентынович, Анна]]
[[ru:Валентынович, Анна]]
[[fi:Anna Walentynowicz]]
[[sv:Anna Walentynowicz]]
[[sv:Anna Walentynowicz]]
[[uk:Анна Валентинович]]
[[uk:Анна Валентинович]]

Kiel registrite je 08:32, 16 feb. 2011

Anna WALENTYNOWICZ (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1929 en Równe — mortis la 10-an de aprilo 2010 en Smolensk) - agantino de Wolne Związki Zawodowe (Liberaj Sindikatoj), kunfondintino de NSZZ "Solidarność", Damo de la Ordeno de Blanka Aglo.

Vivkuro

Ŝi naskiĝis limrande de la Dua Pola Respubliko kiel filino de Jan kaj Aleksandra Lubczyk. Dum infaneco finis kvar klasojn de la universala lernejo. En la aĝo de 10 jaroj orfiĝis. Akceptita de fremdaj homoj, en 1941 ektroviĝis apud Varsovio. De tie translokiĝis poste en la ĉirkaŭaĵoj de Gdańsk, kie laboris en agrikultura mastrumejo. Poste dungiĝis en bakejo kaj pli poste en fabriko de margarino.

Novembre 1950 Anna Walentynowicz partoprenis kurson de veldado kaj trafis al Gdanska Ŝipfarejo. Rapide fariĝis frontlaboristino farante 270% de normo. Ŝiaj fotoj aperis en gazetaro. Rekompence, kiel membrino de komunista Asocio de Pola Junularo, estis sendita aŭguste 1951 al junulara kunveno en Berlin. Tamen tuj poste redonis sian legitimaĵon kaj aliĝis al Ligo de Virinoj. Kiel agantino de ĉi-tiu organizo komencis klopodi pri rajtoj de laboristoj. Tiam aperis ŝiaj embarasoj kun Sekurec-Ofico. Septembre 1952 naskis filon Janusz. Decidis ne edziniĝi al patro de la infano.

Kun paso de la tempo peza laboro de veldistino ruinigis ŝian sanon. Ne volante laborinvalidan renton ŝi transkvalifikiĝis al ŝovilistino.

Kiam en 1968 ŝi postulis klarigon pri mon-defraŭdo el monhelpa fonduso oni entreprenis la unuan, senrezultan provon forigi ŝin de la laboro. La tuta ŝipanaro de la fako W-3, kie ŝi laboris, ekmobilizis por defendi sian koleginon.

Dum laborista protesto decembre 1970 Anna Walentynowicz pretigis manĝadon al strikantoj. Januare 1971 estis elektita delegitino por renkonto kun Edward Gierek. En 1978 estis unu el kunfondintinoj de Liberaj Sindikatoj. Agadis malkaŝe. Ŝia loĝloko estis kontaktejo de WZZ. Tio kaŭzis seriozajn ĉikanojn flanke de Sekureca Servo: arestadon por 48 horoj, reviziojn, minacojn de maldungigo.

La 8-an de aŭgusto 1980, kvin monatojn antaŭ emeritiĝo, Anna Walentynowicz estis discipline maldungita. La decido de direkcio kaŭzis strikon la 14-an de aŭgusto dum kiu fondiĝis Sendependa Aŭtonomia Sindikato "Solidareco". La unua postulo de strikantaj laboristoj estis denova laborigo de Anna Walentynowicz. Ordonpovoj cedis al la postuloj kaj baldaŭ permesis al ŝi labori.

En 1981 dum renkonto kun laboristoj en Radom du funkciistoj de Sekureca Servo kunlabore kun Sekreta Kunlaboranto "Karol" estis provontaj veneni ŝin per la medikamento - furosemid. En 2009 Instituto pri Nacia Memoro formulis kontraŭ ili riproĉojn.

Dum la milita stato estis internigita post perforta disfalo de la striko en Gdanska Ŝipfarejo. La 9-an de marto 1983 Anna Walentynowicz ekstaris antaŭ juĝejo en Grudziądz kun riproĉo pri organizo de la striko decembre 1981. Por la proceso alvenis Lech Wałęsa. Walentynowicz estis kondamnita al 1,5 jaroj de mallibereco kun kondiĉa prokrasto.

Al malliberejo iris la 4-an de decembro 1983 pro partopreno en provo enmurigi memortabulon al ministoj de la minejo "Wujek". El la malliberejo en Lubliniec estis liberigita aprile de la venonta jaro. La 5-an de aprilo 1984 pro malbona sanstato de akuzitinoj, juĝejo en Katowice por nedifinita tempo prokrastis proceson de Anna Walentynowicz kaj Ewa Tomaszewska arestitaj kun riproĉo organizi publikan kunvenon decembre 1983 ĉe la kruco apud la minejo "Wujek".

Anna Walentynowicz iniciatis protestan malsatstrikon post murdo de pastro Jerzy Popiełuszko, kiu daŭris de la 18-a de februaro 1985 ĝis la 31-a de aŭgusto 1986 en la krakova parokejo de pastro Adolf Chojnacki. En la 80-aj jaroj kritikis tiutempan gvidantaron de la sindikato kolektitan ĉirkaŭ Lech Wałęsa. Esenco de la disputo fariĝis ŝia riproĉo kontraŭ Lech Wałęsa pri ties kunlaboro kun Sekureca Servo kaj ŝia kontraŭstaro al la politiko direktanta al la Ronda Tablo difinata de ŝi kiel "kompromisa". Ŝi daŭrigis kontakton kun la medio de Andrzej Gwiazda. Pro tio post la jaro 1989 ne identiĝis kun la politiko de regantaj postsolidarecaj partioj. En 1995 pere de malferma letero turnis sin al Lech Wałęsa kun pluraj kritikaj demandoj.

En 2000 ŝi rifuzis akcepti la titolon de honora civitano de Gdańsk. Estante en malfacila vivsituacio en 2003 turnis sin pri rekompenco de 120 mil zlotojn kontraŭ persekutado en la 80-aj jaroj, kvankam pli frue ekskludis tian paŝon. Februare 2005 juĝejo en Gdańsk rifuzis doni preston pro fortempiĝo de la pretendoj. Post tio Anna Walentynowicz ne konsentis ricevi specialan pension de ĉefministro Belka. Finfine dum laŭvica procedo la 22-an de februaro juĝejo atribuis al ŝi rekompence 70 mil zlotojn.

La 13-an de decembro 2005 en Vaŝingtono transprenis por Solidareco de Amerika Fonduso por Viktimoj de Komunismo la Medalon de Libereco. Honora prezidanto de la Fonduso estis iama prezidento de Usono George W. Bush.

Julie 2006 gdanska filio de Instituto pri Nacia Memoro malkaŝis, ke Anna Walentynowicz estis gvatata de pli ol 100 funkciistoj kaj sekretaj kunlaborantoj de Sekureca Servo, kiu en 1981 planis ŝin venenigi.

Ŝi pereis en la katastrofo de la pola aviadilo Tu-154M en Smolensk la 10-an de aprilo 2010. La 21-an de aprilo estis enterigita en Srebrzysko-tombaro en Gdańsk-Wrzeszcz.