Kabe: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SYJ (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
SYJ (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:
En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en [[Kazan]]. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la [[Pola Oftalmologia Societo|Polan Oftalmologian Societon]]. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.
En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en [[Kazan]]. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la [[Pola Oftalmologia Societo|Polan Oftalmologian Societon]]. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.


En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la pseŭdonimon ''Kabe'') pro la traduko de la ''Fundo de l' Mizero'' de [[Sieroszewski]], kiu aperis en ''[[Lingvo Internacia]]'' <!-- LI --> en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto|Akademio]]. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara [[Esperanto]]-tradukisto.
En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la plumnomon ''Kabe'') pro la traduko de la ''Fundo de l' Mizero'' de [[Sieroszewski]], kiu aperis en ''[[Lingvo Internacia]]'' <!-- LI --> en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la [[Akademio de Esperanto|Akademio]]. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara [[Esperanto]]-tradukisto.


La du ĉefverkoj de Kabe estas: ''[[Vortaro de Esperanto]]'' (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de ''[[La Faraono]]'', romano de [[Bolesław Prus]].
La du ĉefverkoj de Kabe estas: ''[[Vortaro de Esperanto]]'' (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de ''[[La Faraono]]'', romano de [[Bolesław Prus]].

Kiel registrite je 02:36, 18 maj. 2011

D-ro Kazimierz Bein

Kazimierz Bein, elstara esperantisto kaj la unua kabeinto
Persona informo
Aliaj nomoj Kabe
Naskiĝo 1872
Morto 15-a de junio, 1959
en Lodzo, Pollando
Nacieco polo
Esperanto
Tradukis en Esperanton Fundo de l' Mizero
liaj tradukoj
Akademiano vicprezidanto de AE
vdr

Kabe estas la plumnomo de d-ro Kazimierz BEIN (naskiĝis 1872, mortis 15-an de junio 1959 en Lodzo), pola okulkuracisto, krome leksikografo, tradukisto kaj dumtempe tre aktiva esperantisto. Li estis unu el la plej grandaj stilistoj dum la frua periodo de la Esperanto-literaturo.

Tradukisto

En siaj junaj jaroj li partoprenis en kontraŭrusia movado, pro kio li estis ekzilita dum pluraj jaroj. Tial nur en 1899 li finis la medicinan fakultaton en Kazan. Li verkis multajn prifakajn librojn kaj artikolojn kaj fondis la Polan Oftalmologian Societon. Li estis konata ankaŭ kiel amatora foto-artisto.

En la esperanta mondo li famiĝis (uzante la plumnomon Kabe) pro la traduko de la Fundo de l' Mizero de Sieroszewski, kiu aperis en Lingvo Internacia en 1904. Ekde 1906 li estis vicprezidanto de la Akademio. Kabe estis dum kelkaj jaroj la plej elstara Esperanto-tradukisto.

La du ĉefverkoj de Kabe estas: Vortaro de Esperanto (vortaro esperanta, en kiu la esperantajn vortojn li difinas en eleganta maniero) kaj la traduko de La Faraono, romano de Bolesław Prus.

La granda merito de Kabe estas lia influo rilate al la evoluo de la esperanta prozo-stilo. Lia lingvaĵo estas klara, simpla kaj libera de ĉiu naciismo: la spirito de la lingvo vivas en lia stilo plenspire kaj sendifekte. Liaj frazoj estas perfekte ekvilibraj, ĉiu vorto en sia ĝusta loko. Mankas ĉiu nenecesa komplikaĵo aŭ trologikaĵo; ekz. li preskaŭ ĉiam evitas la kompleksajn verboformojn (estas -inta, estis -anta). Li verkis per vere internacia Esperanto, lingvo agrable glata, lude legebla. Li mem klarigas tion, en la supre nomita intervjuo, per sia plurlingveco, laŭ li: por havi bonan stilon nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn. Ĉi tio nepre estis vera por la unua periodo de la lingvo, kiam Esperanto ne havis ankoraŭ propran spiriton kaj oni ĝin devis krei, sed ĝi pli kaj pli perdas sian signifon per la iom-post-ioma kompletiĝo kaj memstariĝo de la lingvo.

Originale li ne verkis. Laŭ lia opinio, la lingvo profitas pli multe per la tradukado, ol per libera originala verkado. La originala verkisto ĉiam iel povos eltiri sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aŭ simple donos aliajn anstataŭ ili.

Kabe kabeis

Kovrilpaĝo de Konopnicka: Mia poŝhorloĝo; 1964, trad: Kabe

En 1911 Kabe subite malaperis el la movado, sen komento pri la kialoj. Li rezignis pri Esperanto-kariero kaj anstataŭe fariĝis direktoro de la Varsovia Oftalmologia Instituto. De tiam li tute ne okupiĝis plu pri Esperanto. La motivoj de ĉi tiu decido estas neklaraj, verŝajne kontribuis en tio ankaŭ personaj kaŭzoj (malpaciĝo kun Antoni Grabowski, Adam Zakrzewski kaj aliaj). Post dudek jaroj, intervjuate en 1931 (Literatura Mondo, paĝo 144), li parolis pri neprogreso de Esperanto kaj asertis sin ne konsideri tian neprogresantan lingvon solvo por la internacia lingvo.

Laŭ tio ĉi, lian "Grandan Rezignon" motivus principaj konsideroj. Kia ajn estis la kaŭzo de lia retiriĝo, la esperantistaron vigle okupis ĉi tiu neordinara sinteno, ke iu, ĉe la kulmino de sia esperantista gloro, riĉiginte la lingvon per gravaj laboroj kaj eksterordinara influo, subite, en siaj junaj jaroj, turnas por ĉiam la dorson al la kampoj de siaj riĉaj rikoltoj. Lia nomo fariĝis kvazaŭ la simbolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la esperantistoj scias, pri kiuj temas.

El lia pseŭdonimo estiĝis Esperanta verbo kabei, kio signifas estinte aktivulo forlasi la Esperanto-movadon. Ankaŭ kabeiĝi estas ofte aŭdata varianto. Jam en la Enciklopedio de Esperanto el 1935, Kalocsay skribas pri tio, ke [l]ia nomo fariĝis kvazaŭ la sim­bolo de apostateco, aŭdante pri "kabeoj", la e-istoj scias, pri kiuj temas.[1]

Tradukoj

Kovrilpaĝo de Kabe: Literatura antologio; represo, PEA, 1977
Kovrilpaĝo de E. Orzeszkowa: Bona Sinjorino; PEA, 1979

Referencoj

  1. Enciklopedio de Esperanto - K

Eksteraj ligiloj

Rete legeblaj tradukoj