Jean d'Estrées la 2-a: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sl:Jean II. d'Estrées
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: sv:Jean d'Estrées
Linio 15: Linio 15:
[[ru:Д’Эстре, Жан (адмирал)]]
[[ru:Д’Эстре, Жан (адмирал)]]
[[sl:Jean II. d'Estrées]]
[[sl:Jean II. d'Estrées]]
[[sv:Jean d'Estrées]]

Kiel registrite je 20:36, 30 aŭg. 2011

Jean D'ESTRÉES la 2-a (naskiĝis en 1624 en Soloturno (Svisio) - mortis en 1707 en Parizo) estis grava franca militestro, ŝipestro kaj marŝalo de la reĝado de Ludoviko la 14-a.

Li devenis de familio el Pikardio kaj estis la nevo de Gabrielle d'Estrées, unu el la preferitaj amantinoj de Henriko la 4-a. Jean, samkiel sia patro, tre frue fariĝis militisto. Li batalis flanke de Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé apud Lens (Pas-de-Calais), kaj flanke de Turenne en Loreno ekde 1652 ĝis 1653. Li estis kaptita en Valenciennes en 1656.

Pliposte, li firme subtenis la reĝan familion dum la Frondo, sed malamikiĝis kun Louvois dum la milito de Devolucio. Pro konsilo de lia amiko Jean-Baptiste Colbert, li forlasis armeon kaj eniris la francan ŝiparon en 1668. Pro lia nobela deveno, li rapide promociiĝis en la ŝiparo, ĝis la rango de marŝalo, kvankam li estis laŭ ĉiuj ne tre amikema. Inter liaj venkoj, oni povas mencii la rekapton de Franca Gviano el la Nederlandoj en 1677.