Oberstammheim: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 21: | Linio 21: | ||
==Najbaraj komunumoj== |
==Najbaraj komunumoj== |
||
La komunumo Oberstammheim limas en nordo al [[Wagenhausen TG|Wagenhausen]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudoriento al [[Hüttwilen]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudo al [[Neunforn]] ([[Kantono Turgovio|TG]]). |
La komunumo Oberstammheim limas en nordo al [[Wagenhausen TG|Wagenhausen]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudoriento al [[Hüttwilen]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudo al [[Neunforn]] ([[Kantono Turgovio|TG]]), en sudokcidento al [[Waltalingen]]. |
||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
Kiel registrite je 23:06, 26 okt. 2011
Oberstammheim | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 38′ N 8° 47′ O / 47.633 °N, 8.783 °O (mapo) |
Areo | 9,36 km² |
Alteco | 440 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8477 |
Komunumkodo | 0036 |
Pri la komunumo
Oberstammheim estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1069 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Oberstammheim situas je la piedo de la monto Stammerberg kaj formas kun la komunumoj Unterstammheim kaj Waltalingen la valon Stammertal.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Oberstammheim limas en nordo al Wagenhausen (TG), en sudoriento al Hüttwilen (TG), en sudo al Neunforn (TG), en sudokcidento al Waltalingen.
Trafiko
Oberstammheim situas for de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla per publika kaj privata trafiko. Tra la komunumo kondukas la poŝtaŭtobuslinio de Fraŭenfeld al Andelfingen, per kiu la komunumo estas ligita kun la Zurika Trafik-Unio kaj ankaŭ la aŭtoŝoseo A4 estas facile atingebla.
Historio
Unua dokumenta mencio de Stammhaim okazis en donacletero de la jaro 761, per kiu la Monaĥejo Sankt-Galo ricevas la posedaĵojn de Isanhard en Stammheim. Pri Oberstammheim mem la unua mencio datiĝas el la jaro 879, kiam la posta imperiestro Karolo la 3-a donacis el sia krona havaĵo ĉe Oberstammheim grandan bienon ankaŭ la la Monaĥejo Sankt-Galo. La sankt-gala abato sur tiu bieno konstruis preĝejeton por siaj kamparanoj. En la jaro 1464 Oberstammheim estis akirita de la urbo Zuriko.
Vidindaĵoj
- Reformita kapelo de la Sankta Gallus kun mezepokaj freskoj
- Gastejo Hirschen
- Malnova kancilerio
- Malnova vinpremilo kaj forĝejo
- Historiaj faktrabdomoj en la malnova vilaĝokerno
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Oberstammheim – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
La vilaĝo vidita de la monteto supre de la kapelo
-
Vilaĝa strato den Oberstammheim
-
Gallus-Kapelo
-
Mezepokaj freskoj interne de la kapelo
-
Gastejo Hirschen