Dachsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dachsen (stacidomo).
Dachsen
Blazono de Dachsen
Vilaĝstrato en Dachsen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 39′ 56″ N 8° 37′ 8″ O / 47.66556 °N, 8.61889 °O / 47.66556; 8.61889 (mapo)Koordinatoj: 47° 39′ 56″ N 8° 37′ 8″ O / 47.66556 °N, 8.61889 °O / 47.66556; 8.61889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1868
Areo 2,69 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8447
Komunumkodo 0025
Mapo de Dachsen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Dachsen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1868 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dachsen situas inter la rivero Rejno kaj la monto Cholfirst, kiu apartenas al la Ĵuraso rekte supre de la Rejn-Akvofalo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Dachsen troviĝas haltejo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo, per kiuj la komunumo estas bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. Ankaŭ estas facila aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumento de Dachsen datas sub la nomo Tahsheim de la jaro 876 post Kristo. En tiu dokumento Dachsen estis transdonita kadre de heredaj kvereloj al la grafo Gozbert. La sinjoroj de Dachsen tiam plurfoje ŝanĝiĝis ĝis en la jaro 1452 la komunumo estis atribuita al la ekstera kiburga voktdistrikto kaj tiel definitive fariĝis posedaĵo de Zuriko. En la kadro de la helveta revolucio Dachsen, Flurlingen kaj Uhwiesen estis kunigitaj al unusola komunumo. Je la novordo de la Kantono Zuriko la dachsenanoj petis de la registara konsilio de Zuriko sendependiĝon de tia komunuma unio kaj tiel la 17-an de julio 1831 la komunumo refariĝis aŭtonoma.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]