Flurlingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flurlingen
Blazono de Flurlingen
Flurlingen kaj Cholfirst
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 41′ 2″ N 8° 37′ 42″ O / 47.68389 °N, 8.62833 °O / 47.68389; 8.62833 (mapo)Koordinatoj: 47° 41′ 2″ N 8° 37′ 42″ O / 47.68389 °N, 8.62833 °O / 47.68389; 8.62833 (mapo)
Areo 2,40 km²
Alteco 413 m super marnivelo
Poŝtkodo 8247
Komunumkodo 0029
Mapo de Flurlingen
vdr

Flurlingen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1406 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Flurlingen situas sude de la monto Cholfirst ĉe la bordo de la rivero Rejno ĵus supre de la Rejn-Akvofalo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,40 km², de kiuj 55,8% estas kovritaj de arbaro, 18,3% servas por agrikulturo, 4,2% por trafiko kaj 17,9% por setlado, 3,8% estas akvejoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj de Flurlingen estas en oriento Feuerthalen en sudo Laufen-Uhwiesen, kaj aliflanke de la rivero Rejno en okcidento Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj en nordo la urbo Ŝafhaŭzo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Flurlingen apartenas kaj al la Zurika Trafik-Unio kaj al la Ŝafhaŭza Tarif-Unio Flextax. En Flurlingen mem ne troviĝas stacidomo, de oni per buso aŭ eĉ piede rapide povas atingi la stacidomon de Feuerthalen, de Kastelo Laufen aŭ de Dachsen. Tra Flurlingen kondukas ankaŭ la svisa aŭtovojo A4, kiu pasas oriente de la vilaĝo per impresa nova ponto la Rejnon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Flurlingen datiĝas de la jaro 876 kiel Flurlingin. En mezepoko jurisdikcio pri Flurlingen apartenis al la Grafejo Kiburgo kaj falis kun tiu en la 15-a jarcento al la urbo Zuriko. La voktorajtojn pri Flurlingen posedis ankoraŭ ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la episkopoj de Konstanco. En la jaro 1814 Flurlingen estis kunigita kun Dachsen al komunuma unio, kiu tamen en la jaro 1841 estis denove dissolvita. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]