Dorf ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dorf ZH
Blazono de Dorf ZH
Zentrum von Dorf
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 34′ 27″ N 8° 38′ 59″ O / 47.57417 °N, 8.64972 °O / 47.57417; 8.64972 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 27″ N 8° 38′ 59″ O / 47.57417 °N, 8.64972 °O / 47.57417; 8.64972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 645
Areo 5,55 km²
Alteco 426 m super marnivelo
Poŝtkodo 8458
Komunumkodo 0026
Mapo de Dorf
vdr

Dorf ZH estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 645 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dorf situas en la Zurika Vinlando ĉe la strato de Henggart al Flaach en la valo de Flach. Sur monteto staras la Kastelo Goldenberg. 53,2% de la komunuma areo servas al la agrikulturo, 40,2% estas arbaro, 5.0% estas setaltaj kaj 1.6% servas por la trafiko.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Dorf limas en nordo al Andelfingen, en oriento al Humlikon, en sudoriento al Neftenbach, en sudokcidento al Buch ĉe Irchel, kaj en okcidento al Volken.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo estas per poŝtaŭto konektita kun la Zurika Trafik-Unio kaj en Henggart eblas ankaŭ aliri la trajnon kaj la svisan aŭtovojon A4.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vitropentraĵoj en la preĝejo de Dorf

Unua dokumenta mencio de la komunumo datiĝas de la jaro 1044. En la jaro 1248 estis unuan fojon menciita la Kastelo Goldenberg, kiu kontrolis dum jarcentoj la sorton de la loko. Ĝis la mezeo de la 14-a jarcento en la kastelo residencis la familio Goldenberg, kiu tiam ĝin vendis al la familio Gachnang. La Gachnang-oj regis ĝis la jaro 1576 en la kastelo, kiam ili devis ĝin pro monomanko vendi la la pastro Gumprecht. Jam unu jaron poste la kastelo denove ricevis novan posedanton, ĝi foje sinjoro Jakob Holzhalb el Zuriko kaj tiel la komunumo transiris al zurikaj manoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Dorf

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]